FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58  
59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   >>  
estis amo funde en nia rilato? Cxu ne estis de via flanko, kvazaux vi dezirus lavi min pura, -- kiam mi rifugxis al vi por konfesi? Cxu ne estis tiel? HEDDA Ne, ne ekzakte. LOVBORG Kio vin do instigis? HEDDA Cxu aspektas por vi tiom nekompreneble, se junulino -- kiam povas okazi tiel -- sekrete -- LOVBORG Nu? HEDDA Ke sxi dezire volas rigardi en mondon, pri kiu -- LOVBORG Pri kiu --? HEDDA -- pri kiu oni ne rajtas ion scii? LOVBORG Jen, tio do estis? HEDDA Ankaux tio. Ankaux tio, -- mi imagas. LOVBORG Kamaradeco en avido de la vivogxuo. Sed kial _tio_ do ne povus dauxri? HEDDA Pro tio vi mem kulpas. LOVBORG Estas vi, kiu rompis. HEDDA Jes, kiam dangxero minacis, ke realigxo venus en la rilato. Honto al vi, Ejlert Lovborg, kiel povis vi atenci vian -- vian fideman kamaradon! LOVBORG (premegas la manojn) Ho, kial vi ne realigis la minacon? Kial vi ne mortpafis min, kiel vi minacis! HEDDA _Tiom_ mi timas la skandalon. LOVBORG Jes, Hedda. Funde vi estas malkuragxa. HEDDA Terure malkuragxa. (sxangxas sintenon) Sed estis ja felicxe por vi. Kaj poste vi ja konsolis vin tiom rave cxe la familio Elvsted. LOVBORG Mi scias, kion Tea konfidis al vi. HEDDA Kaj eble vi konfidis ion pri ni du? LOVBORG Ecx ne vorton. Tiajxojn sxi estas tro stulta por kompreni. HEDDA Stulta? LOVBORG En tiaj aferoj sxi estas stulta. HEDDA Kaj mi estas malkuragxa. (klinas sin pli proksimen al li, sen lin rigardi en la okulojn, kaj diras pli mallauxte) Sed nun _mi_ volas ion konfidi al _vi_. LOVBORG (atente) Nu? HEDDA _Tio_ ke mi ne kuragxis mortpafi vin -- LOVBORG Jes?! HEDDA -- _tio_ ne estis mia plej fia malkuragxo -- tiun vesperon. LOVBORG (rigardas sxin momenton, komprenas, kaj flustras pasie) Ho, Hedda! Hedda Gabler! Nun mi ekvidas kasxitan fundon sub nia kamaradeco! Vi kaj mi --! _Tamen_ estis la deziro pri vivo en vi -- HEDDA (mallauxte, sed kun akra ekrigardo) Gardu vin! Ne imagu ion tian! (Mallumigxadas. La pordo de la antauxcxambro estas de ekstere malfermata de _Berte_.) HEDDA (klake fermas la albumon kaj vokas ridetante) Nu, fine! Kara Tea, -- jen do, envenu! (_Sinjorino Elvsted_ venas de la antauxcxambro. Sxi estas vizite vestita. La pordo fermigxas malantaux sxi.) HEDDA (en la sofo, etendas la brakojn al sxi) Dolcxa Tea, -- vi ne povas imagi, kiom mi atendis vin! (_Sinjorino Elvsted_ preterpase intersxangxas etan saluton kun la s
PREV.   NEXT  
|<   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58  
59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   >>  



Top keywords:

LOVBORG

 

Elvsted

 

malkuragxa

 

konfidis

 
stulta
 

Ankaux

 

mallauxte

 

antauxcxambro

 

minacis

 

rigardi


Sinjorino
 

rilato

 
malkuragxo
 
atendis
 

vesperon

 

rigardas

 
momenton
 

Dolcxa

 
komprenas
 
flustras

okulojn

 

saluton

 

proksimen

 

Gabler

 
preterpase
 
kuragxis
 

atente

 

konfidi

 

intersxangxas

 

mortpafi


kasxitan

 
ekstere
 

malfermata

 

klinas

 

vizite

 
Mallumigxadas
 

vestita

 

ridetante

 
envenu
 

fermas


albumon

 

kamaradeco

 

fundon

 
ekvidas
 

brakojn

 

deziro

 

malantaux

 

ekrigardo

 

fermigxas

 

etendas