sman rakontis pri la noktaj
travivajxoj?
HEDDA
Oho, ion tedegan. Nur ke ili ie eniris kaj trinkis kafon.
BRACK
Pri tiu kafokunveno mi jam estas informita. Tie Ejlert Lovborg ne
partoprenis, mi opinias?
HEDDA
Ne, antauxe ili jam akompanis lin hejmen.
BRACK
Ankaux Tesman?
HEDDA
Ne, sed kelkaj aliaj, li diris.
BRACK
(ridetas) Jorgen Tesman vere estas naiva animo, sinjorino Hedda.
HEDDA
Jes, Dio scias ke li estas. Sed cxu io kasxigxas en la afero?
BRACK
Jes, via suspekto ne estas senfunda.
HEDDA
Nu jen! Eksidu, kara Asesoro. Tiel vi rakontos pli bone.
(Sxi eksidas maldekstre de la tablo. _Brack_ cxe la longa flanko de
la tablo proksime al sxi.)
HEDDA
Nu jen, do?
BRACK
Mi havis apartajn kialojn por postsekvi la vojojn de miaj gastoj --
aux pli gxuste dirite, de kelkaj el miaj gastoj cxi-nokte.
HEDDA
Kaj inter ili eble estis ankaux Ejlert Lovborg?
BRACK
Mi devas konfesi -- li estis.
HEDDA
Nun vi vere igas min scivolema --
BRACK
Cxu vi scias, kie li kaj kelkaj el la aliaj pasigis la reston de la
nokto, sinjorino Hedda?
HEDDA
Se decas tion rakonti, jen faru.
BRACK
Kompreneble, decas rakonti. Nu, ili vizitis neordinare animitan
vesperkunvenon.
HEDDA
De la pasia speco?
BRACK
De la plej pasia speco.
HEDDA
Iom pli pri tio cxi, Asesoro --
BRACK
Lovborg estis antauxe invitita, ankaux ili. Mi pri tio estis bone
informita. Sed tiam li rifuzis veni. Cxar nun li ja surmetis novan
homecon, kiel vi scias.
HEDDA
Tie norde cxe la notario Elvsted. Sed li tamen iris?
BRACK
Jes, vidu, sinjorino Hedda, -- jen, bedauxrinde, cxe mi vizitas lin
la genio cxivespere --
HEDDA
Jes, tie li ja inspirigxis, mi auxdas.
BRACK
Treege inspirigxis. Nu, jen li ekhavis alian ideon, mi opinias. Cxar
ni virhomoj, bedauxrinde ne cxiam estas tiom principfirmaj kiom ni
devus esti.
HEDDA
Nu, vi mem ja estas escepto, asesoro Brack. Sed jen pri Lovborg --?
BRACK
Jes, mallonge, -- la fino estis, ke li alvenis en la salonojn de
frauxlino Diana.
HEDDA
De frauxlino Diana?
BRACK
Estis frauxlino Diana, kiu prezentis la vesperkunvenan programon. Por
elektita rondo de amikinoj kaj admirantoj.
HEDDA
Cxu tiu estas iu rugxhara?
BRACK
Gxuste.
HEDDA
Iu tia -- kantistino?
BRACK
Nu ja, -- ankaux tio. Kaj krome ega cxasistino -- de sinjoroj, --
sinjorino Hedda. Vi certe auxdis pri sxi. Ejlert Lovborg estis unu el
sxiaj plej varmaj protektantoj -- en siaj pli prosperaj jaroj.
|