FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   >>  
te) Ho, kara Hedda, ne ofendigxu pro tio, ke mi revenas. HEDDA Kio okazis al vi, Tea? TESMAN Cxu denove estas io pri Ejlert Lovborg? Cxu? ELVSTED Ho jes, -- mi terure timas, ke akcidento okazis al li. HEDDA (prenas sxian brakon) Ho, -- vi tion kredas! TESMAN Ne do. bona Dio, -- kial vi povas ekpensi pri tiajxo, sinjorino Elvsted! ELVSTED Ja, cxar mi auxdis, ke oni parolis pri li en la pensiono, -- gxuste kiam mi envenis. Ho, disvastigxas ja la plej nekredeblaj onidiroj pri li en la urbo hodiaux. TESMAN Jes, imagu, tion ankaux mi auxdis! Kaj tamen mi povas atesti, ke li iris rekte hejmen kaj kusxigis sin. Jen imagu! HEDDA Nu, -- kion oni diris en la pensiono? ELVSTED Ho, mi eksciis nenion. Aux cxar ili nenion certe sciis aux --. Ili silentigxis, kiam ili min vidis. Kaj demandi mi ne kuragxis. TESMAN (maltrankvile pasxadante) Ni esperu -- ni esperu, ke vi misauxdis, sinjorino Elvsted! ELVSTED Ne, ne, mi estas certa, ke pri li oni parolis. Kaj jen mi auxdis, ke oni ion menciis pri malsanulejo aux -- TESMAN Malsanulejo! HEDDA Ne, -- tio do vere neeblas! ELVSTED Ho, mi morte timas pro li. Kaj sekve mi supreniris al lia logxejo, kaj sercxis lin _tie_. HEDDA Cxu vere vi _povis_ decidigi vin al tio, Tea! ELVSTED Jes, kion do mi alie farus? Cxar sxajnis al mi, ke mi ne plu povis elteni tiun necertecon. TESMAN Sed vi ne renkontis lin? Ankaux vi ne? Cxu? ELVSTED Ne. Kaj la aliaj logxantoj nenion sciis pri li. Li ne estis hejme de post hieraux posttagmeze, ili diris. TESMAN Hieraux! Imagu, ke ili povis tion diri! ELVSTED Ho, sxajnas al mi, ke devas esti okazinta iu akcidento al li! TESMAN Vi, Hedda, -- cxu mi iru urben, kaj tie informigxu pri li en diversaj lokoj --? HEDDA Ne, ne, vi ne impliku vin en tio cxi. (_Asesoro Brack_, kun cxapelo en la mano, envenas tra la pordo de la antauxcxambro, kiun _Berte_ malfermas kaj poste malantaux li fermas. Li aspektas serioze kaj salutas silente.) TESMAN Ho, jen vi, kara Asesoro? Cxu? BRACK Jes, mi nepre devis viziti vin cxivespere. TESMAN Mi povas vidi laux via aspekto, ke vi ricevis mesagxon de onklino Julle. BRACK Ankaux tiun mi ricevis, jes. TESMAN Cxu ne estas malgxojige? Cxu? BRACK Nu, kara Tesman, tio estas kiel oni tion konceptas. TESMAN (rigardas lin necerte) Cxu estas okazinta io alia? BRACK Jes, vere estas. HEDDA (ekscitita) Io malgxojiga, asesoro Brack? BRACK Ankaux tio lau
PREV.   NEXT  
|<   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   >>  



Top keywords:

TESMAN

 
ELVSTED
 

Ankaux

 

auxdis

 

nenion

 

okazinta

 
parolis
 
Asesoro
 

esperu

 
pensiono

ricevis

 

akcidento

 

okazis

 

Elvsted

 

sinjorino

 

informigxu

 

diversaj

 

impliku

 
logxantoj
 

sxajnas


Hieraux

 

cxapelo

 

posttagmeze

 

hieraux

 
aspekto
 

mesagxon

 
onklino
 

asesoro

 

malgxojiga

 
rigardas

necerte

 

konceptas

 

malgxojige

 

Tesman

 

cxivespere

 

viziti

 
malfermas
 

ekscitita

 

antauxcxambro

 

envenas


malantaux

 

silente

 

salutas

 

serioze

 
fermas
 
aspektas
 

misauxdis

 

nekredeblaj

 
onidiroj
 

gxuste