FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44  
45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   >>  
ante, ekstaras kaj apogas la manojn sur la segxdorso) Kara Tesman --. Kaj ankaux vi, Sinjorino --. Mi ne povas lasi vin en nescio pri io, kio -- kio -- TESMAN Kio koncernas Ejlert --? BRACK Ambaux vin; vin kaj lin. TESMAN Sed, kara asesoro, diru do! BRACK Vi devas antauxvidi, ke via enoficigxo eble ne okazos tiom frue, kiom vi deziras kaj atendas. TESMAN (eksaltas maltrankvile) Cxu io intervenis? Cxu? BRACK La enoficigxo por la posteno estos eble submetata al konkuro -- TESMAN Konkuro! Jen imagu, Hedda! HEDDA (duonkusxigas sin pli malantauxen en la segxo) Aha, jen, jen! TESMAN Sed kun kiu do! Vere ne kun --? BRACK Jes, gxuste. Kun Ejlert Lovborg. TESMAN (kunfrapas la manojn) Ne, ne, -- tio cxi estas ja tute nepensebla! Tute neebla! Cxu? BRACK Hm, -- tamen ni tion do eble spertos. TESMAN Sed, sed asesoro Brack, -- estus nekredebla senkonsidero kontraux mi! (agitas per la brakoj) Jes, cxar -- konsideru, -- mi estas edzigxinta homo! Ni ja geedzigxis sub tiuj perspektivoj, Hedda kaj mi. Akiris pezan sxuldon. Prunteprenis monon ecx de onklino Julle. Cxar, Dio mia, -- mi ja preskaux ricevis promeson pri la posteno. Cxu? BRACK Nu, nu, nu, -- la postenon vi probable ricevos. Sed nur post konkuro. HEDDA (senmova en la apogsegxo) Imagu, Tesman, -- estos kvazaux ia sporto. TESMAN Sed, plej kara Hedda, kiel vi povas trakti tion cxi tiel senzorge! HEDDA (kiel antauxe) Tion mi tute ne faras. Mi vere estas strecxe interesita pri la rezulto. BRACK Cxiuokaze, sinjorino Tesman, estas bone, ke vi nun sciu, kiel statas la aferoj, -- jam antaux ol vi komencos acxetadi, pri kio vi minacas, kiel mi auxdis. HEDDA Tio cxi povas neniun sxangxon fari. BRACK Nu tiel? Tio estas alia afero. Adiaux! (al _Tesman_) Kiam mi faros mian posttagmezan promenadon, mi enrigardos por vin sercxi. TESMAN Ho, jes ja, -- el tio cxi mi ne vidas vojon, nek elen nek enen. HEDDA (kusxanta, antauxenstrecxas la manon) Adiaux, Asesoro. Kaj bonvenon reen. BRACK Koran dankon. Adiaux, adiaux. TESMAN (akompanas lin al la pordo) Adiaux, kara Asesoro! Mi vere petas vin pardoni -- (_Asesoro Brack_ eliras tra la pordo de la antauxcxambro) TESMAN (pasxas tien reen sur la planko) Ho, Hedda, -- oni neniam devus riski enpenetri la fabelolandon. Cxu? HEDDA (rigardas lin ridetante) Cxu _vi_ tion faras? TESMAN Ho jes, -- ne eblas nei, -- _estis_ fabelriske edzigxi kaj acxeti domon kun nuraj necertaj
PREV.   NEXT  
|<   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44  
45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   >>  



Top keywords:

TESMAN

 

Adiaux

 

Tesman

 

Asesoro

 

posteno

 

konkuro

 
manojn
 

Ejlert

 

enoficigxo

 

asesoro


statas
 

antaux

 

aferoj

 

komencos

 

neniun

 

sxangxon

 

auxdis

 

acxetadi

 
minacas
 

rezulto


necertaj

 
rigardas
 

fabelolandon

 

sporto

 

kvazaux

 
trakti
 

ridetante

 
interesita
 

Cxiuokaze

 

enpenetri


strecxe

 

senzorge

 

antauxe

 

sinjorino

 

antauxenstrecxas

 

apogsegxo

 

kusxanta

 
fabelriske
 

antauxcxambro

 

bonvenon


adiaux
 
pardoni
 

dankon

 
eliras
 
pasxas
 
posttagmezan
 

promenadon

 

akompanas

 

enrigardos

 

sercxi