FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43  
44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   >>   >|  
i. TESMAN Nu? BRACK Via iama amiko, Ejlert Lovborg, revenis urben. TESMAN Tion mi jam scias. BRACK Nu? Kie vi kaptis tiun sciigon? TESMAN Sxi tion rakontis, la sinjorino, kiu eliris kun Hedda. BRACK Nu tiel. Kiel sxi nomigxas? Mi ne bone auxdis -- TESMAN Sinjorino Elvsted. BRACK Aha, -- do la edzino de la notario. Jes, -- estas ja cxe ili, ke li restadis. TESMAN Kaj pensu, -- kun gxojo mi auxdas, ke li refarigxis tute bonkonduta homo! BRACK Jes, oni ja tion pretendas. TESMAN Kaj lauxdire li ankaux estas eldoninta novan libron. Cxu? BRACK Jes ja, vere! TESMAN Kaj gxi ankaux vekis atenton! BRACK Ecx ege neordinaran atenton gxi vekis! TESMAN Imagu, -- cxu tio ne estas gxojige auxdi? Li, kun siaj mirindaj talentoj --. Mi estis senespere konvinkita, ke li komplete perdigxis por cxiam. BRACK Tio estis ja la gxenerala opinio pri li. TESMAN Sed mi ne povas imagi, kion li nun volas komenci! De kio li do nun poste vivu? Cxu? (_Hedda_ dum la lastaj vortoj envenis tra la pordo de la antauxcxambro.) HEDDA (al _Brack_, ridas moke) Tesman cxiam kunportas zorgojn pri la enspezoj por vivi. TESMAN Nu Dio, -- ni sidas cxi tie parolante pri tiu kompatinda Ejlert Lovborg. HEDDA (rapide rigardas lin) Nu tiel? (eksidas sur la apogsegxon apud la forno, kaj demandas indiferente) Kio estas al _li_? TESMAN Ja, -- la heredon li certe jam foruzis antaux longe. Kaj novan libron li apenaux povas skribi cxiun jaron. Cxu? Nu, -- kaj jen mi vere demandas, kio farigxos el li? BRACK Pri tio mi povus eble iom informi vin. TESMAN Do? BRACK Vi devas memori, ke li havas parencojn kun ne malgranda influo. TESMAN Ho, bedauxrinde, -- la parencoj, ili al li ja turnis la dorson. BRACK Iam ili nomis lin la espero de la familio. TESMAN Jes ja, iam! Sed tiun esperon li ja mem perdigis. HEDDA Kiu scias? (ridetas) Norde cxe la notario Elvsted ili ja restarigis lin -- BRACK Kaj aldone tiu libro, kiu eldonigxis -- TESMAN Bone, bone, Dio permesu, ke ili vere lin helpu al io aux alia. Mi jxus skribis al li leteron. Hedda, mi invitis lin cxe ni hodiaux vespere. BRACK Tamen kara, vi partoprenos ja mian frauxlofestenon cxivespere. Tion vi ja promesis sur la kajo cxinokte. HEDDA Cxu vi tion forgesis, Tesman? TESMAN Jes vere, tion mi forgesis. BRACK Cetere vi povas esti trankvila, kaj fidi ke li ne venos. TESMAN Kial vi tion supozas? Cxu? BRACK (iom hezit
PREV.   NEXT  
|<   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43  
44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   >>   >|  



Top keywords:

TESMAN

 

Lovborg

 

Ejlert

 

atenton

 

ankaux

 

Tesman

 
libron
 

notario

 

forgesis

 

demandas


Elvsted
 

influo

 

malgranda

 

informi

 

parencojn

 

memori

 

foruzis

 

antaux

 
heredon
 

indiferente


apenaux

 
skribi
 

supozas

 

farigxos

 

bedauxrinde

 
trankvila
 

hodiaux

 
invitis
 

skribis

 

leteron


vespere

 

promesis

 

cxinokte

 

Cetere

 

cxivespere

 

frauxlofestenon

 

partoprenos

 
esperon
 

perdigis

 

familio


espero
 
turnis
 

dorson

 
ridetas
 
eldonigxis
 
permesu
 

restarigis

 

aldone

 

parencoj

 

vortoj