FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51  
52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   >>  
as al mi, ke odoras lavendo kaj peklitaj rozoj en cxiuj cxambroj. -- Sed tiun odoron eble onklino Julle kunportis. BRACK (ridas) Ho ne, mi prefere pensas, ke estas postresto de la karmemora ministrino. HEDDA Do, io formortinta algluigxas. Memorigas al mi balflorojn -- posttagajn. (interplektante la manojn malantaux la nukon, duonkusxante malantauxen sur la segxo, kaj lin rigardante) Ho, kara Asesoro, -- vi ne povas imagi, kiel terure mi enuos cxi tie. BRACK Cxu la vivo ne havus iun taskon por oferti ankaux al vi, sinjorino Hedda? HEDDA Taskon, -- iun, kiu estus iom alloga? BRACK Prefere tian, kompreneble. HEDDA Dio scias, kia tasko tiu estus. Multfoje mi pripensas -- (interrompante) Sed ankaux tio certe ne eblas. BRACK Kiu scias? Nur diru. HEDDA Se mi povus igi Tesman farigxi politikisto, jen sugesto. BRACK (ridas) Tesman! Ne, sed pensu do, -- por tiajxoj kiel politiko li ja tute ne tauxgas -- tute ne. HEDDA Ne, tion mi vere kredas. -- Sed se mi nun tamen kapablus pusxi lin al tio? BRACK Pa, -- kia kontentigo estus por vi en tio? Cxar li ja ne tauxgas. Kial vi tamen volas lin al tio pusxi? HEDDA Cxar mi enuas, auxdu! (iom poste) Cxu vi do opinias, ke estus tute neeble, ke Tesman farigxu cxefministro? BRACK Hm, -- jen, kara sinjorino Hedda, -- por _tio_ farigxi, li devus unue esti suficxe ricxa viro. HEDDA (ekstaras senpacienca) Jen, tio estas! Estas tiuj mizeraj kondicxoj, en kiujn mi falis -- (pasxas sur la planko) Estas tiuj, kiuj igas la vivon tiel bedauxrinda! Rekte ridinda! -- Cxar _tiel_ ja estas. BRACK Mi fakte opinias, ke la kulpo trovigxas aliloke. HEDDA Kie do? BRACK Vi neniam travivis iun skuan vekigxon. HEDDA Ion seriozan, vi aludas? BRACK Jes, tiel oni povas ja ankaux sin esprimi. Sed nun gxi eble okazos. HEDDA (rektigas la nukon) Ho, vi pensas pri la kontrauxajxoj rilate tiun bagatelan postenon de profesoro! Sed tiu estu la propra afero de Tesman. Pri gxi mi vere ne malsxparas penson. BRACK Nu -- pri tiu ne. Sed kiam nun prezentigxos al vi, -- kion oni -- kiel en pompa stilo -- nomas seriozajn kaj -- gravajn postulojn pri respondeco? (ridetas) Novajn postulojn, eta sinjorino Hedda. HEDDA (kolere) Silentu! Neniam vi spertos iun tiajxon! BRACK (atenteme) Ni interparolos proksimume post jaro -- maksimume. HEDDA (interrompante) Mi ne havas talenton por tiajxo, sinjoro Asesoro. Por nenio kun postuloj al mi! BRACK Cxu vi ne, kiel l
PREV.   NEXT  
|<   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51  
52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   >>  



Top keywords:

Tesman

 

ankaux

 

sinjorino

 

pensas

 

Asesoro

 

tauxgas

 
farigxi
 

interrompante

 

opinias

 

postulojn


tiajxo
 

sinjoro

 

vekigxon

 

travivis

 

neniam

 

pasxas

 

planko

 

mizeraj

 
kondicxoj
 

seriozan


trovigxas

 
aliloke
 

postuloj

 

bedauxrinda

 

ridinda

 
talenton
 

proksimume

 
seriozajn
 

gravajn

 

prezentigxos


respondeco

 

ridetas

 

spertos

 

tiajxon

 

atenteme

 

Neniam

 

Silentu

 
Novajn
 

kolere

 

penson


interparolos
 
kontrauxajxoj
 

rilate

 
bagatelan
 
rektigas
 
okazos
 

esprimi

 

postenon

 

profesoro

 

senpacienca