FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38  
39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   >>   >|  
jn por la pli granda kampo de l' batalo de l' vivo, sur kiun la suno lumas cxiun tagon." "Nu, mi timas, ke tio cxi ne farus lin pli kvieta, sinjoro Alfred", diris Snitchey. "La batalantoj en tiu cxi batalo de l' vivo estas tre varmegaj kaj malamegaj unu kontraux la alia. Tre malagrabla estas la hakado kaj pikado kaj la sekreta mortigado de post la dorso kaj la dispremado kaj sufokado; per unu vorto gxi estas propre malbona historio." "Mi pensas, sinjoro Snitchey", diris Alfred, "ke en tiu cxi batalo estas renkontataj mallauxtaj venkoj kaj bataloj, granda memoferemeco kaj noblaj faroj plenaj je heroeco -- ecx en gxiaj sxajnaj bagateloj kaj kontrauxparoloj -- faroj, kiuj tute ne estas malpli malfacile plenumeblaj tial, ke ili estas enskribitaj en nenia tera kroniko, ke nenia tera publiko ilin vidas; faroj, kiuj cxiutage havas lokon en kasxitaj anguloj, en malricxaj dometoj kaj en viraj kaj virinaj koroj, -- faroj, el kiuj unu sola povus la plej severan mallauxdanton pacigi kun tiu cxi mondo kaj instrui lin konfidi al gxi kaj esperi, se ecx duono de gxiaj logxantoj sin trovus en milito kaj kvarono en procesado; kaj tio cxi jam multe signifas." La ambaux fratinoj auxskultis kun strecxita atento. "Bone, bone!" diris la doktoro, "mi estas tro maljuna por esti ankoraux konvertita, ecx de mia amiko Snitchey tie cxi, aux de mia bona fratino Martha Jeddler, kiu ankaux havis siajn spertojn, kiel sxi diras, kaj de tiu tempo farigxis bonfarema kaj malsevera kontraux cxiuj specoj de homoj, kaj kiu tiel forte sin tenas je sia opinio (nur kiel virino sxi estas malpli prudenta kaj pli obstina), ke ni ne povas vivi en konsento kaj malofte nin vidas. Mi estas naskita sur tiu cxi kampo de l' batalo. Sesdek jaroj pasis super mia kapo, kaj mi cxiam vidadis, ke la tuta kristanaro, kun la Dio scias kiom da amantaj patrinoj kaj suficxe bonaj filinoj, kiel la miaj, tute perdadis la sagxon, kiam estis parolo pri kampo de batalo. Tiujn cxi samajn reciprokajn kontrauxparolojn ni trovas cxie. Oni devas aux ridi aux plori je tiuj cxi ridindaj senkonsekvencoj; kaj mi plivolas ridi je tio cxi". Britain, kiu cxiun apartan parolanton auxskultis kun plej granda atento, sxajnis subite veni al tiu cxi sama opinio, se plej profunda cxerka tono, kiun li eldonis, povis esti prenata por rido. Sed lia vizagxo restis cxe tio cxi tiel senmova, ke, kvankam kelkaj el la gastoj matenmangxaj sin turnis, ektimigite de la malagrabla tono, tamen neniu supoz
PREV.   NEXT  
|<   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38  
39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   >>   >|  



Top keywords:

batalo

 

Snitchey

 

granda

 

auxskultis

 

atento

 

sinjoro

 
malpli
 

opinio

 

Alfred

 

kontraux


malagrabla
 

kristanaro

 

amantaj

 

vidadis

 

specoj

 

malsevera

 

farigxis

 

bonfarema

 
patrinoj
 

malofte


naskita

 
Sesdek
 

konsento

 

virino

 

prudenta

 
obstina
 

prenata

 
eldonis
 

profunda

 

cxerka


vizagxo

 

restis

 

ektimigite

 

turnis

 

matenmangxaj

 

gastoj

 

senmova

 
kvankam
 

kelkaj

 

subite


sxajnis
 
parolo
 

samajn

 
sagxon
 
filinoj
 
perdadis
 

reciprokajn

 

kontrauxparolojn

 

plivolas

 

senkonsekvencoj