FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   >>  
kora advokato kaj eltiris nazotukon el la posxo. Michael Warden, kiu cxiam ankoraux observadis Clemency'n, turnis sin al Snitchey, kiam tiu cxesis paroli, kaj murmuretis al li ion en la orelon. "Ha, la malfelicxa virino!" diris Snitchey, balancante la kapon. "Jes, sxi cxiam estis tre alligita al Marion. Bela Marion! Malfelicxa Marion! Nur kuragxon, kara virino -- Vi nun ja estas edzinigita, Clemency." Clemency nur gxemis kaj balancis la kapon. "Nur paciencon gxis morgaux", bonkore diris la advokato. "La morgaux ne revivigas la mortintojn, sinjoro," diris Clemency plorante. "Tion cxi certe ne, alie gxi sinjoron Craggs, benita memoro, farus denove viva," respondis la advokato. "Sed konsolon gxi povas alporti. Paciencon gxis morgaux." Clemency skuis la donitan al sxi manon kaj promesis trankviligxi; kaj Britain, kiu vidante sian malgxojigitan edzinon (estis kvazaux la negoco mallevis la kapon), tute perdis la kuragxon, diris, ke tiel estas bone; kaj sinjoro Snitchey kaj Michael Warden iris supren kaj tie supre baldaux estis profundigitaj en tiel singarde kondukatan interparoladon, ke per la krakado de la teleroj kaj pladoj, la mugxado de la patoj, la skuigxado de la kaseroloj, la monotona bruado de la rostponarda rado kaj per la aliaj preparadoj en la kuirejo al ilia tagmangxo ne trapenetris ecx unu vorteto. La sekvanta tago estis bela kaj hela, kaj nenie la auxtune kolorita cxirkauxajxo montris sin pli bela, ol el la paca gxardeno de la doktoro. La negxo de multaj vintraj noktoj estis tie cxi fluidigxintaj, la velkintaj folioj de multaj someroj tie cxi estis kraketintaj de la tago, kiam sxi forkuris. La lauxbo denove estis verda, la arboj jxetadis belajn kaj tremantajn ombrojn sur la herbon, la terajxo estis tiel gaje trankvila, kiel cxiam; sed kie estis sxi? Ne tie cxi. Ne tie. Sxi estus nun tie cxi tiel stranga vidajxo kiel en la komenco la domo sen sxi. Sed sur sxia kutima loko sidis sinjorino, el kies koro sxi neniam malaperis, en kies fidela memoro sxi ankoraux vivis, nesxangxita, en la plena brilo de sia juneco kaj beleco, en kies amo -- kaj tio cxi estis nun amo de patrino, cxar kara malgranda filino ludis apud sxi -- sxi havis nenian konkurantinon, nenian sekvantinon, kaj sur kies delikataj lipoj sxia nomo nun sidis. La spirito de la malaperinta frauxlino estis videbla el tiuj cxi okuloj de Grace, sxia fratino, kiam sxi kun sia edzo sidis en la gxardeno en sia tago de edzigxo kaj en la tago
PREV.   NEXT  
|<   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   >>  



Top keywords:

Clemency

 

Marion

 

morgaux

 

advokato

 

Snitchey

 

nenian

 

gxardeno

 

multaj

 

denove

 

memoro


sinjoro
 

ankoraux

 

Michael

 
virino
 
Warden
 
kuragxon
 

terajxo

 
herbon
 

observadis

 

tremantajn


jxetadis

 

belajn

 

ombrojn

 

stranga

 

vidajxo

 

komenco

 

trankvila

 

forkuris

 

turnis

 

doktoro


montris
 
auxtune
 
kolorita
 

cxirkauxajxo

 

someroj

 

kraketintaj

 

lauxbo

 

folioj

 
velkintaj
 
vintraj

noktoj

 

fluidigxintaj

 
kutima
 

sekvantinon

 
delikataj
 

konkurantinon

 
spirito
 

malaperinta

 

fratino

 
edzigxo