FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   >>  
n, sinjoro, lasu min al sxi!" Li rigardis sxin kompatante kaj mirante, sed faris nenian konsentan geston. "Mi ne pensas, ke sxi povus scii," dauxrigis Clemency, "kiel sincere ili pardonis al sxi; kiel forte ili sxin amas; kia gxojo estus por ili vidi sxin ankoraux unu fojon. Sxi eble timas reveni hejmen. Mi eble povas sxin kuragxigi, kiam sxi min vidos. Nur diru al mi, sinjoro Warden, cxu Vi sxin alkondukis?" "Ne," li diris, balancante la kapon. Tiu cxi respondo, lia konduto, liaj funebraj vestoj, lia mallauxta retiro, la sciigita intenco forveturi en la eksterlandon cxion klarigis. Marion pli ne vivis. Li ne kontrauxparolis al sxi, jes, sxi ne vivas! Clemency sidigxis, metis la vizagxon sur la tablon kaj maldolcxe ploris. En tiu cxi minuto unu maljuna, griza sinjoro enkuris tute senspire, kaj laux lia sufokigxanta vocxo oni apenaux povus rekoni en li sinjoron Snitchey. "Mia Dio, sinjoro Warden!" diris la advokato kaj tiris lin flanken, "kia vento" -- li estis tiel laca, ke li devis halti kaj nur post kelkaj minutoj povis fini -- "alportis Vin tien cxi?" "Malbona, mi timas," li respondis. "Se Vi povus auxdi, kio tie cxi antaux momento sin agis -- kiel mi devas fari neeblan -- kiel mi alportas kun mi konfuzon kaj malgxojon!" "Mi povas cxion prezenti al mi. Sed kial Vi iris gxuste tien cxi?" diris Snitchey. "Kial mi ne devis? Kiel mi povis scii, kiu tie cxi estas mastro? Sendinte mian servanton al Vi, mi tien cxi eniris, cxar la domo estis por mi nova; kaj mi havas naturan intereson por cxio nova kaj malnova en tiu cxi malnova cxirkauxajxo kaj ekster tio mi volis antaux la urbo antauxe renkontigxi kun Vi. Mi volis scii, kion la homoj parolas pri mi. Mi vidas gxin laux Via konduto, ke Vi povas tion cxi diri al mi. Se ne estus Via malbenita singardeco, mi jam longe povus cxion scii." "Nia singardeco!" diris la advokato. "Parolante al Vi en la nomo de mi mem kaj de Craggs -- benita memoro --" li rigardis la krepon sur sia cxapelo kaj balancis la kapon -- "sinjoro Warden, kiel Vi povas prudente nin kulpigi? Ni konsentis inter ni neniam tusxi pli tiun cxi objekton, cxar gxi ne estis afero, en kiun povus sin miksi tiaj seriozaj kaj solidaj homoj, kiel ni (mi ripetas Vian tiaman esprimon). Nia singardeco! dum sinjoro Craggs deiris en sian estimatan tombon en la plena kredo --" "Mi donis solenan promeson, ke mi silentos, gxis mi revenos, kiam ajn tio cxi farigxos," interrompis lin sinjoro Warden, "ka
PREV.   NEXT  
|<   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   >>  



Top keywords:

sinjoro

 

Warden

 

singardeco

 

Snitchey

 

konduto

 

antaux

 

Craggs

 

malnova

 

advokato

 

rigardis


Clemency
 

parolas

 

renkontigxi

 
mirante
 
malbenita
 
Parolante
 

antauxe

 
kompatante
 

servanton

 

eniris


geston

 

Sendinte

 

mastro

 

konsentan

 

cxirkauxajxo

 

ekster

 

nenian

 

naturan

 

intereson

 

krepon


estimatan
 
tombon
 
deiris
 

ripetas

 

tiaman

 

esprimon

 

farigxos

 

interrompis

 
revenos
 
solenan

promeson

 

silentos

 
solidaj
 

seriozaj

 
kulpigi
 

konsentis

 
prudente
 

balancis

 

memoro

 
gxuste