FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45  
46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   >>   >|  
scias, kion mi volas diri -- pri tio cxi paroli estus kompreneble malsagxeco. Mi povas nur diri, ke se vi kaj Marion restos cxe tiu cxi sama malsagxa stato de l' animo, mi kontraux Vi kiel bofilo, kiam la tempo venos, nenion kontrauxparolos." "Sur la ponto!" ekkriis Britain. "Gxi venu!" diris Alfred kaj kore skuis la manon al la doktoro. "Pensu iafoje pri mi, mia malnova amiko kaj zorganto, tiel serioze, kiel Vi nur povos! Adiaux, sinjoro Snitchey! Adiaux, sinjoro Craggs!" "Gxi venas jam!" ekkriis Britain. "Unu kison de Clemency Newcome pro malnova konateco -- vian manon, Britain -- Marion, mia plej kara koro, adiaux! Fratino Grace, ne forgesu!" La patrina figuro kaj la vizagxo tiel bela en sia gaja trankvileco sin turnis al li; sed la okuloj de Marion ne povis sin deturni de sxia fratino. La kalesxo estis antaux la pordo. La pakajxo estis surmetita. La kalesxo ekruligxis for. Marion sin ne movis. "Li faras al vi signon per la cxapelo, mia kara", diris Grace. "Via fiancxo, mia koro. Rigardu!" La pli juna fratino suprenrigardis kaj turnis por sekundo la kapon. Sed kiam sxi post tio cxi renkontis la plenan rigardon de tiuj cxi trankvilaj okuloj, sxi plorante falis al la kolo al la pli maljuna fratino. "Ho, Grace, Dio vin benu! sed mi ne povas gxin rigardi, Grace! Gxi rompas al mi la koron." PARTO DUA. Snitchey kaj Craggs havis belan malgrandan ekspedejon sur la malnova kampo de l' batalo, kie ili vivis de bela malgranda negoco kaj kondukadis multajn malgrandajn batalojn por multaj militantaj partioj. Kvankam oni propre ne povis diri, ke tiuj cxi bataloj estus facilaj kaj vivaj bataloj de tiraljoroj -- cxar ordinare ili iradis tre malrapide kaj malfacile -- oni tamen la partoprenon de la firmo en tiu rilato povis klasifiki sub tiu speco de skermado, ke ili jen jxetadis pafon sur tiun cxi plendanton, poste kuglon sur tiun defendanton, jen kun la tuta forto superfaladis sur teran proprajxon starantan sub sekvestracio, kaj poste denove havis batalon kun neregula korpuso de malgrandaj sxuldantoj, gxuste kiel estis la okazo kaj kiel la malamiko sin starigis kontraux ili. Por ili, tiel same kiel por homoj pli gloraj, la gazeto estis grava kaj tre interesanta folio; kaj pri Ia plejmulto de la bataloj, en kiuj ili montris sian militestran talenton, la batalantoj poste diradis, ke ili pro la multa fumo, de kiu ili estis cxirkauxataj, nur kun granda malfacilo povis reciproke sin rekoni kaj malf
PREV.   NEXT  
|<   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45  
46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   >>   >|  



Top keywords:

Marion

 

Britain

 

malnova

 

bataloj

 

fratino

 

turnis

 
Craggs
 

Adiaux

 

sinjoro

 

Snitchey


kalesxo
 

okuloj

 

ekkriis

 

kontraux

 

malrapide

 

malfacilo

 

iradis

 

tiraljoroj

 
reciproke
 

ordinare


partoprenon

 
skermado
 

cxirkauxataj

 

granda

 

klasifiki

 
rilato
 

malfacile

 
propre
 

malgranda

 

negoco


kondukadis

 

multajn

 

ekspedejon

 

batalo

 

malgrandajn

 

batalojn

 

jxetadis

 
rekoni
 

Kvankam

 

partioj


multaj
 
militantaj
 

facilaj

 
gxuste
 
malamiko
 
starigis
 

sxuldantoj

 

malgrandaj

 

korpuso

 

militestran