FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37  
38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   >>   >|  
rko en la cxirkauxajxon -- "kiu antaux longa tempo estis kovrita de amasoj da soldatoj -- cxiu aparte kulpa je rompo de la paco de l' lando -- kaj dezertigita per fajro kaj glavo. Ha, ha, ha! La sola penso, ke homo memvole elmetas sin al morto per fajro kaj glavo! Tio cxi estas malsagxe, tute ridinde! oni devas levi la sxultrojn pro la homoj, kiam oni pensas pri tio cxi! Sed ni prenu tiun cxi cxarman lokon kiel gxi estas nun. Ni prezentu al ni la legxajn rilatojn, kiuj naskigxas de la tera proprajxo; la heredigadon kaj donacadon de la tera proprajxo, la prodonadon kaj reelacxetadon de la proprajxo; farmadon liberan, farmadon heredan, farmadon tempan; ni prezentu al ni", diris sinjoro Snitchey kun tia entuziasmo, ke li sxmacis per la lipoj, "ni prezentu al ni la komplikitajn legxojn, kiuj rilatas je la rajto de posedado kaj la pruvado de tiu cxi rajto, kun cxiuj reciproke kontrauxparolaj precedencoj kaj aktoj parlamentaj apartenantaj al tio cxi; la nekalkuleblan multon da komplikitaj kaj senfinaj kancelariaj jugxaj procesoj, al kiuj tiu cxi bela loko donas la kauxzon: -- kaj konfesu, doktoro Jeddler, ke tio cxi estas unu oazo en la mondo! Mi esperas", diris sinjoro Snitchey kun rigardo sur sian kompanianon, "ke mi parolas en la nomo de la firmo, sinjoro Craggs?" Cxar sinjoro Craggs jesis, sinjoro Snitchey, kies apetiton la parolado akrigis, rimarkis, ke li estas preta akcepti ankoraux unu pecon da viando kaj tason da teo. "Mi ne volas defendi la vivon entute", li aldonis kaj frotis al si interne ridante la manojn; "gxi estas plena je malsagxajxoj, plena je ankoraux pli malbonaj aferoj. Certigoj de fideleco, de konfido, de neprofitemeco kaj similaj. Ba, ba! ni vidas, kian indon ili havas. Sed Vi ne devas ridi je la vivo; Vi bezonas ludi partion, tre malfacilan partion! Cxiuj homoj ludas kontraux Vi, kaj Vi ludas kontraux cxiuj homoj. Ho, gxi estas tre interesa afero. Gxi estas tre rafinitaj iroj sur la sxaka tabulo. Ridi Vi devas, doktoro Jeddler, nur tiam, se Vi gajnas; kaj ankaux tiam ne tro multe. Ha, ha, ha! ne tro multe", ripetis Snitchey, balancante la kapon kaj fermetante unu okulon, kiel se li volus aldoni: "sed tion cxi Vi povas fari!" "Nu, Alfred", ekkriis la doktoro, "kion Vi diros al tio cxi?" "Mi diros nur", respondis Alfred, "ke la plej granda komplezo, kiun Vi povus fari al mi kaj, mi pensas, ankaux al Vi mem, estus, se Vi iam provus meti en forgeson tiun cxi kampon de l' batalo kaj aliajn simila
PREV.   NEXT  
|<   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37  
38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   >>   >|  



Top keywords:

sinjoro

 

Snitchey

 

prezentu

 

doktoro

 

farmadon

 

proprajxo

 

ankaux

 

pensas

 

partion

 
kontraux

Craggs
 

Alfred

 

ankoraux

 
Jeddler
 

aldonis

 

frotis

 
viando
 

defendi

 
entute
 

malsagxajxoj


manojn
 

fideleco

 

aferoj

 

malbonaj

 

ridante

 

interne

 

Certigoj

 

similaj

 

konfido

 

neprofitemeco


tabulo

 

granda

 

komplezo

 
respondis
 

ekkriis

 

kampon

 

batalo

 
aliajn
 

simila

 
forgeson

provus
 
aldoni
 

interesa

 

rafinitaj

 

bezonas

 

malfacilan

 

fermetante

 

okulon

 
balancante
 

ripetis