FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   >>  
sxi mallauxte ripetis. "Jes. Mi konas vian kuragxan koron, mi scias, kiel forta vi estas, kaj ke prepara vorto cxe vi suficxas. Vi diris, ke la tempo venis. Gxi venis. Diru al mi, ke vi estas suficxe forta, por elporti surprizon, skuigxon: kaj la sciigonto atendas antaux la pordo." "Kia sciigonto?" sxi diris. "Kaj kian sciigon li alportas?" "Ne estas permesite al mi pli diri," li respondis kun tiu sama trankvila rigardo. "Cxu vi pensas, ke vi min komprenas?" "Mi tremas cxe la penso," si diris. Malgraux lia trankvila rigardo, sur lia vizagxo estis videbla esprimo, kiu sxin ektimigis. Denove sxi kasxis sian vizagxon sur lia brusto kaj tremante lin petis atendi ankoraux minuton. "Kuragxon, mia bona Grace! Se vi havas suficxe da forto, la sciigonto atendas antaux la pordo. La suno mallevigxas en tiu cxi tago de naskigxo de Marion. Kuragxon, kuragxon, Grace!" Sxi levis la kapon, rigardis lin kaj diris, ke sxi estas preta. Tiel starante kaj rigardante post li, sxi estis mirinde simila je Marion en sxia lasta tempo. Li prenis la infanon kun si. Sxi vokis gxin returne -- la infano havis la nomon de la perdita fratino -- kaj alpremis gxin al la koro. Sed kiam sxi denove forlasis la infanon, tiu cxi rapidis post la patro, kaj Grace restis sola. Sxi ne sciis, kion sxi timis kaj esperis, sed restis starante senmove kaj rigardis al la ombro, tra kiu ili malaperis. Dio! kio gxi estas, kio elvenas el la ombro kaj restas sur la sojlo? Tiu cxi figuro en la blanka vesto, movata de la vespera vento, la kapon ame alpremante al la brusto de sxia patro! Ho, Dio! Cxu tio cxi estis songxa fantomo, kio elsxiris sin el la brakoj de sxia patro kaj kun ekkrio en sovagxa malkvieto de amo falis en sxiajn brakojn? "Ho, Marion, Marion! Ho, mia fratino! ho mia, kara amata koro! Ho, neesprimebla felicxo de la revidigxo!" Gxi ne estis songxo, ne fantomo fantazia, elvokita de espero kaj timo, sed Marion mem! Tiel cxarma, tiel felicxa, tiel ne tusxita de malgxojo kaj suferoj, tiel belega kaj rava, ke, kiam la mallevigxanta suno brilis sur sxia levita vizagxo, sxi elrigardis kiel angxelo, kiu benon portante vizitis la teron. Marion tenis en la brakoj sian fratinon, kiu falis sur benkon, kaj sxi klinigxis super sxi kaj ridetis tra larmoj kaj metis sin sur la genuojn antaux sxi kaj ecx unu sekundon ne povis deturni de sxi la okulojn. Fine sxi rompis la silenton, kaj sxia vocxo sonis klare, mallauxte kaj dolcxe en harmonio kun la s
PREV.   NEXT  
|<   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   >>  



Top keywords:

Marion

 

sciigonto

 

antaux

 
infanon
 
rigardo
 

rigardis

 

fantomo

 

vizagxo

 
starante
 

mallauxte


brakoj
 

trankvila

 

brusto

 

atendas

 

suficxe

 

restis

 

Kuragxon

 

fratino

 
sxiajn
 

brakojn


figuro

 

blanka

 

elvenas

 

restas

 

movata

 

vespera

 

elsxiris

 

ekkrio

 

sovagxa

 

songxa


alpremante

 

malkvieto

 
tusxita
 

larmoj

 

genuojn

 

ridetis

 

fratinon

 
benkon
 
klinigxis
 

sekundon


dolcxe

 
harmonio
 

silenton

 

deturni

 
okulojn
 
rompis
 

vizitis

 

espero

 

elvokita

 

cxarma