FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40  
41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   >>   >|  
i gxin faros -- sed Vi scias gxin pli bone; kial mi bezonas disputi kun Vi?" diris Alfred ridante. "Mi scias nenion de tia speco", respondis la doktoro. "Kion Vi pensas pri tio cxi, Marion?" Marion, ludante kun sia taso, sxajnis diri -- sed sxi gxin ne diris -- ke sxi nenion havas kontraux tio ke li sxin forgesu, se li nur povas. Grace alpremis la florantan vizagxon al sxiaj vangoj kaj ridetis. "Mi ne estis, mi esperas, tre maljusta administranto de la havo konfidita al mi", parolis plu la doktoro; "sed en cxiu okazo mi devas hodiaux forme esti liberigita kaj forigita de mia ofico; kaj jen estas niaj bonaj amikoj Snitchey kaj Craggs kun tuta sako plena je paperoj kaj kalkuloj kaj dokumentoj pri la havo, kiun mi devas transdoni al Vi (mi volus, ke gxi estu pli granda, Alfred, sed Vi devas farigxi granda homo kaj pligrandigi gxin), kaj je alia malsagxajxo de tiu speco, kion oni devas subskribi, sigeli kaj transdoni." "Kaj legxe atesti, kiel la legxo ordonas", diris Snitchey, forsxovante sian teleron kaj elprenante la paperojn, kiujn lia kolego eletendis sur la tablo; "kaj cxar mi kaj Craggs kune kun Vi, doktoro, estis kuratoroj de la havo, tial Viaj du servantoj servos al ni kiel atestantoj. Cxu Vi scias legi, sinjorino Newcome?" "Mi ne estas edzinigita, sinjoro", diris Clemency. "Ho, mi petas pardonon. Mi gxin kredas", diris Snitchey ridetante, jxetante rigardon sur la strangan figuron. "Vi scias legi?" "Iom", respondis Clemency. "La formulon edzigan matene kaj vespere, ne vere?" diris la advokato sxercante. "Ne", diris Clemency. "Tro malfacile. Mi legas nur la fingringon." "La fingringon!" ripetis Snitchey. "Kion gxi signifas?" Clemency jesis per la kapo kaj diris: "kaj la kribrilon de muskato". "Sxi estas freneza! Ie por la lordo kanceliero!" diris Snitchey kaj atente sxin rigardis. "Se sxi havas ian proprajxon", aldonis Craggs. Sed nun enmiksis sin Grace kaj komprenigis al ili ke sur la ambaux parolataj objektoj sin trovas gravurita sentenco kaj ke ili tiel prezentas la posxan bibliotekon de Clemency, kiu kun libroj ne multe sin okupas. "Ha, tiel, frauxlino Grace!" diris Snitchey. "Jes, jes. Ha, ha, ha! mi pensis, ke tiu cxi bona knabino estas freneza. Sxi tute tiel elrigardas", li diris por si mem, balancante la kapon. "Kaj kio staras sur la fingringo, sinjorino Newcome?" "Mi ne estas edzinigita, sinjoro", rimarkis Clemency. "Aux Newcome. Cxu tiel estos bone?" diris la advo
PREV.   NEXT  
|<   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40  
41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   >>   >|  



Top keywords:

Snitchey

 

Clemency

 

Craggs

 

doktoro

 

Newcome

 

transdoni

 
fingringon
 

granda

 

Alfred

 

sinjoro


nenion
 

freneza

 

edzinigita

 

sinjorino

 

respondis

 

Marion

 

muskato

 

kribrilon

 
signifas
 

ripetis


figuron

 
jxetante
 

rigardon

 

strangan

 

ridetante

 
kredas
 

pardonon

 
formulon
 

edzigan

 

malfacile


sxercante

 

advokato

 

matene

 

vespere

 

objektoj

 

knabino

 

elrigardas

 
pensis
 

okupas

 

frauxlino


rimarkis
 
fingringo
 

staras

 
balancante
 
libroj
 
proprajxon
 

aldonis

 

rigardis

 

kanceliero

 

atente