FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64  
65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   >>  
ritaj fenestroj, afablaj amikaj vizagxoj, muziko, ridado, dancado, luma kandelaro kaj societa plezuro! Pri cxio tio cxi la doktoro zorgis, por saluti Alfredon. Ili sciis, ke li povas veni ne pli frue, ol en la nokto; kaj ili intencas, li diris, resonigi la nokton de la gxojo, kiam li venos. Cxiuj liaj amikoj devis esti kolektitaj. Devis manki nenia vizagxo, kiun li konis kaj amis. Ne, ili cxiuj devis tie cxi esti. Tiel gastoj estis invititaj, kaj muziko estis mendita, kaj tabloj preparitaj, kaj la salono de dancado arangxita, kaj kun gastema malavareco estis ricxe zorgita pri cxiu societa bezono. Cxar estis Kristonasko kaj liaj okuloj jam longe ne vidis la anglan ilikon [*] kaj gxian malluman konstantan verdajxon, la salono de dancado estis ornamita je tio cxi; kaj la rugxaj beroj sendadis al li el la malluma foliaro anglan saluton al la veno. [*] arbo. Gxi estis labora tago por cxiuj, sed por neniu tiel multe, kiel por Grace, kiu senbrue cxie laboradis kaj estis la gaja animo de cxiuj preparadoj. Multajn fojojn en tiu cxi tago (kiel ankaux multajn fojojn en la dauxro de la monato, kiu pasis) Clemency time esplorante rigardadis Marionon. Sxi estis eble iom pli pala, ol ordinare, sed sur sxia vizagxo estis cxarma decida trankvileco, kiu faris gxin pli aminda, ol cxiam. En la vespero, kiam sxi estis vestita kaj portis en siaj haroj kronon, kiun Grace mem tien enplektis -- gxi estis la amataj floroj de Alfred, kaj tial Grace ilin elektis -- tiu malnova esprimo, plena je pensoj, preskaux malgxoja kaj tamen tiel plena je spirito, nobla kaj felicxa, kusxis denove sur sxia frunto kaj faris sxin centoble pli cxarma. "La plej proksima krono, kiun mi plektos en tiujn cxi harojn, estos la krono fiancxina", diris Grace; "aux mi estas malbona profetino". La fratino ridetis kaj firme sxin tenis en siaj brakoj. "Ankoraux unu momenton, Grace. Ne forlasu min ankoraux. Cxu vi certe scias, ke nenio al mi pli mankas?" Tio cxi propre sxin tute ne interesis. Sxi pensis pri la vizagxo de sia fratino, kaj sxia okulo kun ama intimeco firme sin tenis sur gxi. "Mia arto plu ne povas iri, kara infano", diris Grace; "kaj ankaux via beleco. Mi neniam vidis vin tiel bela, kiel nun." "Mi neniam sentis min tiel felicxa", respondis tiu cxi. "Jes, sed ankoraux pli granda felicxo vin atendas. Apud alia tia kameno, tiel same cxarma kaj intima, kiel tiu cxi", diris Grace, "baldaux sin trovos Alfred kun lia juna edzino." Sxi
PREV.   NEXT  
|<   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64  
65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   >>  



Top keywords:

dancado

 

vizagxo

 

cxarma

 

ankaux

 

fojojn

 

felicxa

 
anglan
 

fratino

 

ankoraux

 

salono


muziko
 

Alfred

 

societa

 

neniam

 

proksima

 

harojn

 

fiancxina

 

enplektis

 
amataj
 

plektos


kronon

 
esprimo
 

kusxis

 

pensoj

 

preskaux

 
spirito
 

malgxoja

 
denove
 

frunto

 

floroj


elektis

 

centoble

 

malnova

 

sentis

 

respondis

 

granda

 

beleco

 
infano
 

felicxo

 

atendas


trovos
 
baldaux
 

edzino

 
intima
 
kameno
 
momenton
 

forlasu

 

Ankoraux

 

brakoj

 

malbona