FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63  
64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   >>  
vi volas min akompani, Clemency" -- sxi kisis sxian amikan vizagxon -- "aux mi devas iri sola?" Konfuzita kaj malgxoja Clemency turnis la sxlosilon en la seruro kaj malfermis la pordon. Marion, firme tenante la manon de la akompanantino, rapide eliris en la mallumon de la nokto. Tie li alpasxis al sxi, kaj ili longe kaj multe parolis unu kun la dua; kaj la mano, per kiu sxi tenis Clemency'n, tremis, aux malvarmigxis kiel la mano de malvivulo, aux premis sxin kore en la fajro de la parolado. Kiam ili revenis, li sekvis Marion'on gxis la pordo; tie li prenis la duan manon kaj premis gxin al siaj lipoj. Tiam li singarde foriris. La pordo denove estis riglita kaj sxlosita, kaj denove sxi staris en la patra domo. Ne depremita de la sekreto, kiun sxi alportis, kvankam sxi estis ankoraux juna, sed kun tiu esprimo sur la vizagxo, por kiu jam antauxe mankis al mi la nomo, kaj kiu brilis tra sxiaj larmoj. Sxi ripete dankis sian pli malaltan amikinon kaj konfidis al sxi, kiel sxi diris, plene kaj senkondicxe. Felicxe atinginte sian dormocxambron, sxi falis sur la genuojn kaj povis pregxi, havante sur la koro sian sekreton! Jes, kaj sxi povis sin levi post la pregxo tiel trankvile kaj felicxe, klini sin super la dormantan fratinon, rigardi sxin kaj rideti -- kvankam ecx iom malgaje. Kaj kisante sxian frunton, sxi mallauxte murmuretis al si, ke Grace cxiam estis patrino por sxi, kaj ke sxi sxin amas kiel infano! Kaj sxi povis la brakon meti al si cxirkaux la kolon, kiam sxi sin metis sur la kusenon, kaj la brako kvazaux konscie cxirkauxprenis sxin defendante kaj amante kaj kvazaux murmuretis al la delikataj lipoj: Dio vin benu! Kaj sxi povis ecx trankvile ekdormi, malhelpata nur de unu songxo, en kiu sxi per sia senkulpa kaj tusxanta vocxo ekkriis, ke sxi estas tute sola kaj ke cxiuj sxin forgesis. Monato baldaux pasas, ecx se gxi iras malrapide. La monato, kiu estis inter tiu cxi nokto kaj la reveno, rapide pasis kaj forflugis, kiel pasanta nebulo. La tago venis. Malkvieta vintra tago, kiu la malnovan domon ofte tremigadis, kvazaux de frosto. Tago, kiu la hejman doman internajxon faras duoble kara, al la kamena angulo donas novajn agrablajxojn, jxetas rugxetan flamon sur la vizagxojn kolektitajn cxirkaux la kameno kaj igas la grupojn cxirkaux cxiu kameno fari pli malvastan kaj pli intiman ligon kontraux la elementoj, kiuj ekstere sovagxas. Kruda vintra tago, kiu la plej bone preparas por agrabla vespero, kov
PREV.   NEXT  
|<   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63  
64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   >>  



Top keywords:

Clemency

 

kvazaux

 

cxirkaux

 

denove

 

premis

 

vintra

 
kvankam
 

kameno

 

trankvile

 

Marion


rapide
 

murmuretis

 

senkulpa

 

tusxanta

 

songxo

 

Monato

 

baldaux

 

forgesis

 
ekkriis
 

konscie


infano

 
brakon
 

patrino

 

frunton

 

kisante

 
mallauxte
 

delikataj

 
ekdormi
 

amante

 

defendante


kusenon

 

cxirkauxprenis

 

malhelpata

 

grupojn

 

malvastan

 

intiman

 

kolektitajn

 
jxetas
 

agrablajxojn

 

rugxetan


flamon
 
vizagxojn
 

kontraux

 
preparas
 
agrabla
 
vespero
 

elementoj

 

ekstere

 

sovagxas

 

novajn