FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66  
67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   >>  
kaj facilanima por la doma vivo; flamaj patroj falis en malfavoron, cxar ili tro multe admiradis sxian belecon; filinoj sxin enviis, filoj enviis lin; multaj enamitaj paroj uzis la okazon; cxiuj estis plenaj je partoprenado, ekscititeco kaj atendado. Sinjoro Craggs kaj sinjorino Craggs venis brako sub brako, sed sinjorino Snitchey venis sola. "Mia Dio, kie Vi havas Vian edzon?" demandis la doktoro. La paradiza birdo sur la turbano de sinjorino Snitchey tremis, kvazaux gxi denove vivigxis, kiam sxi diris, ke tion cxi certe scias sinjoro Craggs. Al sxi ili tion cxi neniam diras. "La malbenita ekspedejo", diris sinjoro Craggs. "Mi volus, ke gxi forbrulu gxis la fundamento," gxemis sinjorino Snitchey. "Li estas -- li estas -- malgranda negoca afero iom fortenas mian kompanianon," diris sinjoro Craggs kaj maltrankvile rigardis cxirkauxen. "Ho, ho! Negoca afero! Ne volu min tion cxi kredigi!" diris sinjorino Snitchey. "Ni scias, kio gxi estas, negoca afero", diris sinjorino Craggs. Sed cxar ili tion cxi ne sciis, tio eble estis la kauxzo, kial la paradiza birdo de sinjorino Snitchey tiel minace tremis kaj cxiuj apartaj partoj de la orelringoj de sinjorino Craggs sonis, kiel malgrandaj soniloj. "Mi miras, ke vi povis veni, Craggs", diris lia edzino. "Sinjoro Craggs sentas sin felicxa, certe," diris sinjorino Snitchey. "La ekspedejo tiel okupas ilian tutan tempon," diris sinjorino Craggs. "Persono, kiu havas negocon, propre tute ne devas edzigxi," diris sinjorino Snitchey. Poste sinjorino Snitchey diris al si mem, ke la rigardo, kun kiu sxi tion cxi diris, trafis Craggs'on en la profundon de la koro kaj ke li tion cxi sentas, kaj sinjorino Craggs rimarkis al sia edzo, ke Snitchey lin trompas post la dorso kaj ke li tion cxi vidos, kiam estos tro malfrue. Sed sinjoro Craggs, ne tre turnante atenton sur tiujn cxi rimarkojn, cxiam ankoraux maltrankvile rigardadis cxirkauxen, gxis lia okulo trafis Grace'n, kiun li tuj salutis. "Bonan tagon, sinjorino", diris Craggs. "Vi estas belega. Via -- frauxlino Via fratino, frauxlino Marion estas --" "Ho, sxi estas tute sana, sinjoro Craggs." "Jes -- mi -- cxu sxi estas tie cxi?" demandis Craggs. "Tie cxi! Cxu Vi sxin tie ne vidas? Sxi nun komencas dancon", diris Grace. Sinjoro Craggs surmetis la okulvitrojn por pli bone vidi, rigardis Marionon kelkan tempon, tusis kaj metis la okulvitrojn kun kontenta mieno returne en la ingon kaj en la posxon.
PREV.   NEXT  
|<   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66  
67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   >>  



Top keywords:

Craggs

 

sinjorino

 

Snitchey

 

sinjoro

 

Sinjoro

 

demandis

 
paradiza
 

tremis

 

ekspedejo

 

rigardis


maltrankvile
 

cxirkauxen

 

frauxlino

 

enviis

 

negoca

 

trafis

 

tempon

 

okulvitrojn

 
sentas
 

Persono


malfrue

 
negocon
 

propre

 

rimarkis

 

profundon

 
rigardo
 

edzigxi

 
trompas
 

okupas

 

dancon


surmetis

 

komencas

 

Marionon

 

returne

 

posxon

 

kontenta

 

kelkan

 
rigardadis
 

felicxa

 

ankoraux


atenton
 
rimarkojn
 

salutis

 
Marion
 
fratino
 
belega
 

turnante

 

atendado

 

partoprenado

 

ekscititeco