FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62  
63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   >>  
li diris kaj haltis, por sxin atente rigardi; "kaj vi estis ja ankaux tute trankvila post la bruado kaj la lanterno. Kio venis al vi en la kapon? ja ne ia penso?" Sed cxar Clemency tute kiel ordinare deziris al li bonan nokton kaj sxajnis sin prepari por iri dormi, tial ankaux Malgrand-Britain diris al sxi bonan nokton, farinte ankoraux la originalan rimarkon, ke neniu scias, kio al la virinoj povas veni en la kapon; li prenis sian kandelon kaj iris dormeme al la lito. Kiam cxio denove estis trankvila, Marion revenis. "Malfermu la pordon", sxi diris, "kaj restu apud mi, dum mi kun li ekstere parolos". Kiel ajn timema sxia agado estis, gxi tamen montris firman kaj nesxanceleblan decidon, al kiu Clemency ne povis kontrauxstari. Sxi mallauxte malriglis la pordon, sed antaux ol sxi turnis la sxlosilon en la seruro, sxi returne rigardis la junan frauxlinon, kiu nur atendis la malfermadon, por eliri. La vizagxo ne estis deturnita aux turnita al la tero, sed rigardis sxin plene kaj libere en floro de juneco kaj beleco. Neklara sento pri la malforta baro, kiu estas inter la felicxa patra domo kaj la honesta amo de la bela knabino, penso pri la malgxojo en tiu cxi domo kaj la detruo de gxiaj plej belaj esperoj, venis en la simplan animon de Clemency kaj frapis sxian molan koron tiel profunde, tiel forte plenigis gxin je malgxojo kaj kunsento, ke sxi, versxante riveron da larmoj, metis siajn brakojn cxirkaux la kolon de Marion. "Mi scias nur malmulte, kara infano", diris Clemency, "tre malmulte; sed mi scias, ke tio cxi ne estas bona. Pripensu, kion Vi faras". "Mi multajn fojojn gxin pripensis", diris Marion kviete. "Ankoraux unu fojon", petegis Clemency "gxis morgaux!" Marion balancis la kapon. "En la nomo de sinjoro Alfred", diris Clemency, "Pro li, kiun Vi iam tiel amis!" Sxi kovris sian vizagxon per la manoj kaj ripetis: "Iam!" kvazaux tiu cxi vorto dissxirus al sxi la koron. "Lasu min eliri", petis Clemency. "Mi diros al li, kion Vi volas. Ne eliru tiun cxi nokton el la pordo. Mi estas konvinkita, ke tio cxi ne povas alporti bonon. Ha, gxi estis tago de malfelicxo, kiam oni tien cxi alportis sinjoron Warden! Pensu pri Via bona patro, mia kara -- pri Via fratino." "Mi gxin faris", diris Marion kaj rapide levis la kapon. "Vi ne scias, kion mi faras. Mi devas paroli kun li. Per tio cxi, kion vi diris, vi montris vin kiel mia plej bona kaj plej fidela amikino, sed mi devas fari tiun cxi pasxon. Cxu
PREV.   NEXT  
|<   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62  
63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   >>  



Top keywords:

Clemency

 

Marion

 

nokton

 

rigardis

 

malmulte

 

trankvila

 
ankaux
 

malgxojo

 

pordon

 

montris


fojojn
 

morgaux

 

balancis

 

petegis

 

kviete

 

Ankoraux

 

pripensis

 

cxirkaux

 
kunsento
 

versxante


riveron

 
profunde
 

plenigis

 

larmoj

 

infano

 
Pripensu
 

brakojn

 
multajn
 

vizagxon

 

alportis


malfelicxo

 

konvinkita

 

alporti

 

sinjoron

 

Warden

 

paroli

 

fidela

 
amikino
 

rapide

 

fratino


kovris
 
ripetis
 

sinjoro

 
Alfred
 
kvazaux
 
pasxon
 

dissxirus

 

dormeme

 

kandelon

 

prenis