FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49  
50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   >>   >|  
kun kiu li havas aferon; en cxia okazo lia seka kaj komika maniero de agado havis bonan influon sur la cxagrenon de la kliento kaj inklinigis lin esti malkovrita kaj pli parolema. Aux eble la kliento konis la karakteron de sia interparolanto kaj nur ellogis la kuragxigajn proponojn por povi pli bone defendi unu planon, kiun li volis malkovri. Li levis nun iom post iom la kapon kaj rigardis siajn trankvilanimajn konsilantojn kun rideto, el kiu baldaux farigxis rido. "En la vero, mia estimata amiko" -- sinjoro Snitchey montris sur sian kompanianon: "Snitchey kaj, pardonu, kaj Craggs." "Mi petas sinjoron Craggs pardoni al mi", diris la kliento. "En la vero, miaj estimataj amikoj", -- li klinigis sin antauxen kaj mallauxtigis la vocxon -- "ankoraux vi tute ne scias, kiel malbone estas al mi." Sinjoro Snitchey ekrigardis lin tute mirigite kaj timigite. Sinjoro Craggs mezuris lin per tia sama rigardo. "Mi estas ne sole terure ensxuldigita", diris la kliento, "sed ankaux terure --". "Ja ne enamita?" ekkriis Snitchey. "Jes!" diris la kliento, rejxetante sin sur la segxon kaj kun la manoj en la posxoj rigardante la ambaux advokatojn. "Terure enamita." "Kaj ne en heredantinon?" demandis Snitchey. "Ne en heredantinon." "Kaj ankaux ne en ricxan sinjorinon?" dauxrigis demandadi la advokato. "Ne ricxa, kiom mi scias -- esceptinte je beleco kaj virto." "Sinjorino ne edzinigita, mi esperas?" diris sinjoro Snitchey kun akcento. "Kompreneble!" "Ne en unu el la filinoj de doktoro Jeddler?" diris Snitchey, metinte la kubutojn sur la genuojn kaj antauxsxovinte sian vizagxon almenaux je unu ulno. "Tamen!" respondis la kliento. "Ne en sian pli junan filinon?" demandis Snitchey. "Tiel estas!" estis la respondo de sinjoro Warden. "Sinjoro Craggs", diris Snitchey tre faciligite, "Vi permesos al mi preneton da tabako? Mi dankas. Mi gxojas, ke mi povas diri al Vi, sinjoro Warden, ke tio cxi neniom malutilas; sxi estas promesita, sinjoro, sxi estas fiancxino. Mia kompaniano povas tion cxi atesti. Ni scias tion cxi bone." "Ni scias tion cxi bone", ripetis Craggs. "Mi eble ankaux scias", estis la respondo de la kliento. "Kion tio cxi malhelpas? Vi diras, ke Vi estas spertaj homoj, kaj Vi neniam auxdis, ke virino sxangxis sian opinion?" "Okazis, vere, plendoj pri rompo de edziga promeso", diris sinjoro Snitchey, "kontraux frauxlinoj, kiel ankaux kontraux vidvinoj, sed en la plejmulto da okazoj --".
PREV.   NEXT  
|<   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49  
50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   >>   >|  



Top keywords:

Snitchey

 

kliento

 

sinjoro

 

Craggs

 

ankaux

 

Sinjoro

 
kontraux
 

enamita

 

demandis

 

heredantinon


Warden
 

respondo

 

terure

 

genuojn

 

antauxsxovinte

 

almenaux

 

vizagxon

 

Kompreneble

 
esceptinte
 

advokato


demandadi

 
ricxan
 

sinjorinon

 

dauxrigis

 

beleco

 
doktoro
 

Jeddler

 
metinte
 

filinoj

 

akcento


Sinjorino

 

edzinigita

 

esperas

 

kubutojn

 

permesos

 

auxdis

 

virino

 
sxangxis
 

opinion

 

neniam


malhelpas
 
spertaj
 

Okazis

 
frauxlinoj
 
vidvinoj
 
plejmulto
 

okazoj

 

promeso

 

edziga

 

plendoj