FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47  
48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   >>   >|  
hey kaj Craggs ricevadis sian mielon. Tie cxi ili staradis iafoje en belaj vesperoj apud la fenestro de ilia cxambro de interparoloj, kiu eliradis sur la malnovan kampon de batalo, kaj miradis (sed ordinare nur kiam la jxurintaj jugxantoj sidadis, la amasaj okupoj faradis ilin sentimentalaj) la malsagxecon de la homoj, kiuj ne povis cxiam vivi inter si en paco kaj sian disputon trankvile fini en jugxejo. Tie cxi tagoj, semajnoj, monatoj kaj jaroj pasadis super ili, kaj sole ilia jugxa kalendaro, la iom post iom pli malgrandigxanta nombro de la kupraj najloj en la ledaj segxoj kaj la kreskanta amaso de la paperoj sur la tablo atestadis tion cxi. Tie cxi preskaux tri jaroj, pasintaj de la tago de l' matenmangxo en la gxardeno, malmultigis la najlojn kaj multigis la amasojn da papero, kiam ili en unu vespero sidis kune en negoca interparolado. Ili sidis ne solaj, sed kun unu viro de cxirkaux tridek jaroj, malpene vestita kaj kun iom mallargxa vizagxo, sed entute bone konstruita, en bonaj vestoj kaj kun bela eksterajxo. Li sidis sur la parada segxo, tenante unu manon en la brusto de l' surtuto kaj la duan en la neordigitaj haroj, profundigita en malgajan meditadon. Snitchey kaj Craggs sidis apude apud skribotablo unu kontraux la dua. Unu el la fajreltenaj kestoj staris malfermita sur la tablo; unu parto de gxia enhavo kusxis elmetita sur la tablo, dum la resto iradis tra la mano de sinjoro Snitchey, kiu unu dokumenton post la alia tenadis apud la lumo, cxiun paperon aparte cxirkauxrigardadis, balancante la kapon kaj transdonante gxin al sinjoro Craggs, kiu gxin ankaux cxirkauxrigardadis kaj balancadis la kapon. De tempo al tempo ili faradis pauxzon, balancadis ambaux la kapon kaj ekrigardadis sian en pensojn profundigitan klienton; kaj cxar sur la kesto estis skribita "nobelo Michael Warden", ni el cxio tio cxi povas konkludi, ke la nomo kaj la kesto apartenis al tiu cxi kliento kaj ke la aferoj de nobelo Michael Warden staris ne tre bone. "Jen estas cxio", diris sinjoro Snitchey kaj metis la lastan paperon. "Mi vidas plu nenian helpon. Plu nenian helpon". "Cxio perdita, malsxparita, prodonita, pruntita kaj vendita?" diris la kliento kaj suprenrigardis. "Cxio", respondis sinjoro Snitchey. "Nenio restas por fari, Vi diras?" "Absolute nenio", estis la respondo de la advokato. La kliento mordetis la ungojn kaj denove profundigxis en sian meditadon. "Kaj ecx mia persona libereco estas en dangxero, Vi pensas
PREV.   NEXT  
|<   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47  
48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   >>   >|  



Top keywords:

Snitchey

 

sinjoro

 

kliento

 

Craggs

 

helpon

 

Warden

 
nobelo
 

nenian

 

staris

 

meditadon


paperon
 

cxirkauxrigardadis

 

balancadis

 

Michael

 

faradis

 

aparte

 

tenadis

 

dokumenton

 
balancante
 

persona


ankaux

 
Absolute
 

respondo

 

libereco

 

transdonante

 
dangxero
 

advokato

 
fajreltenaj
 

kestoj

 

malfermita


denove

 

pensas

 

mordetis

 

iradis

 

enhavo

 

kusxis

 

elmetita

 
pauxzon
 

aferoj

 

apartenis


vendita
 
kontraux
 

pruntita

 
prodonita
 
malsxparita
 
perdita
 

profundigxis

 

lastan

 

suprenrigardis

 

klienton