FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54  
55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   >>  
esan respondon de sinjoro Craggs, sinjoro Snitchey faris, kiel li diris, kaj palpante ili eliris el la cxambro de interparoloj, kiu nun estis tiel malluma, kiel la objekto de ilia parolado, aux kiel la advokatajxo entute. Mia historio kondukas min nun en malgrandan malbruan cxambron de instruitulo, kie en tiu sama vespero la fratinoj kaj la fresxa maljuna doktoro sidis antaux la agrabla kameno. Grace kudris, Marion legis el libro. La doktoro en nokta surtuto kaj pantofloj, tenante la piedojn sur la varma tapisxo, sidis en la ava segxo, auxskultis la legantinon kaj rigardadis siajn filinojn. Ili estis tre belaj. Du pli agrablaj vizagxoj neniam ankoraux faris angulon kamenan cxarma kaj sankta. Ion de ilia malegaleco la forpasintaj tri jaroj devisxis; kaj sur la pura frunto de la pli juna fratino, en sxia okulo kaj en la tono de sxia vocxo oni povis rimarki tiun saman seriozan korecon, kiun cxe sxia pli maljuna fratino la senpatrine travivita juneco jam longe maturigis. Tamen cxiam ankoraux sxi sxajnis pli cxarma kaj pli malforta ol la dua; cxiam ankoraux sxi sxajnis metadi sian kapon sur la bruston de sia fratino, fidadi je sxi kaj sercxadi konsilon kaj helpon en sxiaj okuloj, en tiuj cxi koraj okuloj, tiel trankvilaj, tiel klaraj kaj tiel afablaj kiel antauxe. "Kaj kiam sxi nun estis en la patra domo", legis Marion el la libro, "kiu estis al sxi tiel kara pro cxiuj tiuj rememoroj, sxi komencis sentadi, ke la malfacila tento de sxia koro baldaux devas veni kaj ne estas prokrastebla. Ho, patra domo, nia konsolanto kaj amiko, kiam cxiuj aliaj nin forlasis, de kiu la disigxo cxe cxiu pasxo inter la lulilo kaj la tombo --" "Kara Marion!" diris Grace. "Mia museto!" ekkriis la patro, "kio estas al vi?" Sxi prenis la manon, kiun la fratino donis al sxi, kaj legis plu; sed per vocxo cxiam ankoraux tremanta, kvankam sxi penis kovri sian eksciton. "De kiu la disigxo cxe cxiu pasxo inter la lulilo kaj la tombo estas cxiam dolora. Ho, patra domo, vi, cxiam fidela kaj tamen tiel ofte malsxatata, estu malsevera kontraux tiuj, kiuj deturnas sin de vi, kaj ne persekutu iliajn erarantajn pasxojn per tro maldolcxa pento! Ne permesu, ke ia afabla rigardo, ia rideto el malnova tempo brilu sur via vizagxo de spirito. Nenia radio de amo, boneco, malsevereco, koreco lumu de via blanka kapo. Nenia rememoro de ama vorto aux rigardo eliru plendante kontraux tiu, kiu vin forlasis, sed se via rigardo povas esti punanta kaj severa,
PREV.   NEXT  
|<   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54  
55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   >>  



Top keywords:

ankoraux

 

fratino

 

Marion

 

rigardo

 

disigxo

 

forlasis

 
cxarma
 

lulilo

 

kontraux

 

sxajnis


doktoro
 

okuloj

 

sinjoro

 

maljuna

 

prokrastebla

 

rememoroj

 

prenis

 

ekkriis

 
baldaux
 

konsolanto


museto

 
sentadi
 

malfacila

 

komencis

 

malsevera

 
boneco
 

malsevereco

 
koreco
 

spirito

 

malnova


rideto

 

vizagxo

 

blanka

 

punanta

 

severa

 

plendante

 

rememoro

 
afabla
 

permesu

 

dolora


fidela
 
eksciton
 

tremanta

 
kvankam
 
malsxatata
 
pasxojn
 

maldolcxa

 

erarantajn

 

iliajn

 

deturnas