FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67  
68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   >>  
Nun eksonis la muziko kaj la dancado komencigxis. La hela fajro gaje krakadis kaj saltadis, kvazaux gxi el granda gxojo mem volus danci. De tempo al tempo gxi ridadis, kvazaux gxi volus ankaux fari muzikon. Iafoje gxi briladis kaj rugxe flamadis, kvazaux gxi estus la okulo de la malnova cxambro, kaj iafoje tiu cxi okulo ruze okuladis, kiel gaja maljunulo, kiam li vidas, kiel la pli junaj murmuretas en la anguloj. Iafoje gxi incitante ludadis kun la brancxoj de la iliko; kaj kiam gxia saltanta lumo faladis sur la mallumajn foliojn, gxi elrigardadis, kvazaux ili denove staras ekstere en la malvarma vintra nokto kaj tremas de la vento. Iafoje gxia humoro farigxadis tute sovagxa kaj petola kaj transiradis cxiujn limojn, kaj tiam gxi lauxte ridante sxutadis inter la dancantojn pluvon da senkulpaj fajreroj kaj en sovagxa gxojo levadis sin en la malnovan tubon de l' kameno. Preskaux jam finigxis dua danco, kiam sinjoro Snitchey kaptis la brakon de sia kompaniano, rigardanta la dancadon. Sinjoro Craggs eksaltis, kvazaux lia amiko estus fantomo. "Cxu li foriris?" li demandis. "Silente!" diris Snitchey. "Li estis cxe mi pli ol tri horojn. Li cxion trarigardis kaj volis precizan kalkulon. Li -- Ahem!" La danco finigxis. Marion preteriris tre proksime preter li, kiam li parolis. Sxi rimarkis nek lin nek lian kompanianon, sed rigardadis sur sian fratinon en la fino de la salono, kiam tiu malrapide pasxadis tra la sin pusxanta amaso kaj malaperis el sxiaj okuloj. "Vi vidas, cxio estas bone kaj gxuste," diris sinjoro Craggs. "Li jam pli ne parolis pri tio, mi pensas?" "Ecx ne unu vorton!" "Kaj cxu li efektive estas for? kaj ekster dangxero?" "Li tenas sian vorton. En sia sxelo de nukso li kun la defluo de la akvo veturas malsupren de la rivero kaj kun veloj sub la vento li nagxas en tiu cxi malluma nokto al la maro. Li ja estas konata riskemulo. La defluo, li diris, en tiu cxi tempo komencigxas unu horon antaux noktomezo. Mi gxojas, ke gxi estas finita!" Sinjoro Snitchey visxis al si la sxviton de la vizagxo, kiu elrigardis tute rugxa kaj ekscitita. "Kion Vi pensas," diris Craggs, "pri la --" "Silente!" avertis lia singarda kompaniano kaj rigardis rekte antauxen. "Mi Vin komprenas. Parolu nenian nomon kaj ne lasu rimarki, ke ni parolas pri sekretoj. Mi ne scias, kion ni devas pensi; kaj por diri al Vi la veron, gxi nun estas por mi tute egala. Gxi estas vera faciligo. Mi pensas, ke lia sinamo lin trompis. E
PREV.   NEXT  
|<   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67  
68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   >>  



Top keywords:

kvazaux

 

Snitchey

 

Iafoje

 

Craggs

 

pensas

 

Sinjoro

 
finigxis
 

sovagxa

 

defluo

 

vorton


sinjoro
 

kompaniano

 

Silente

 

parolis

 

salono

 

fratinon

 

ekster

 

rigardadis

 
dangxero
 

efektive


pasxadis

 
kompanianon
 

gxuste

 

okuloj

 

pusxanta

 
malaperis
 

malrapide

 
rimarki
 

parolas

 

sekretoj


nenian

 

Parolu

 

rigardis

 

antauxen

 

komprenas

 

faciligo

 

sinamo

 
trompis
 

singarda

 

avertis


konata
 
riskemulo
 

komencigxas

 
malluma
 
nagxas
 
malsupren
 

veturas

 

rivero

 

antaux

 

noktomezo