FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43  
44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   >>   >|  
Mi ne povas ankaux rakonti detale, kiel la blua paperujo, kiu konservis lian subskribon, havis por li poste misteran altiran forton, tiel ke li ne povis gxin forlasi. Mi ne rakontos ankaux, kiel Clemency Newcome, tute ekster si de rido cxe la penso, ke sxi estas persono grava, metis sin per siaj ambaux kubutoj super la tutan tablon kaj apogis la kapon sur la maldekstra brako, antaux ol sxi komencis fari siajn kabalajn signojn, por kiuj sxi bezonis tre multe da inko kaj kiujn sxi samtempe per la lango pentradis en la aero. Kiam sxi unu fojon gustumis inkon, sxi farigxis soifa je gxi, kiel la tigro, kiu eklekis sangon, kaj sxi volis subskribi cxion eblan kaj meti sian nomon en cxiuj anguloj. Por mallonge diri, la doktoro estis liberigita de sia ofico kaj de sia respondeco kaj Alfred prenis gxin mem sur sin kaj komencis sian vojagxon de l' vivo. "Britain!" diris la doktoro, "kuru al la pordo de l' gxardeno kaj rigardu, cxu la kalesxo venas. La tempo forflugas, Alfred." "Jes, sinjoro, jes!" vive rediris la junulo. "Kara Grace! unu sekundon! Marion -- tiel juna kaj bela, tiel aminda kaj admirata, al mia koro tiel kara, kiel nenio en la mondo -- ne forgesu tion cxi! Mi metas Marion'on en viajn manojn." "Sxi estis por mi cxiam kara gardatajxo, Alfred. Nun sxi estas por mi duoble kara. Mi montros min inda je via konfido", diris Grace. "Mi kredas gxin, Grace", respondis Alfred. "Mi scias gxin. Kiu povus rigardi en vian okulon kaj auxdi vian sinceran vocxon kaj tion cxi ne scii. Ha, bona Grace! se mi havus vian certan senton, vian trankvilan animon, kiel senzorge mi forlasus hodiaux tiun cxi lokon!" "Tiel vi pensas?" rediris sxi kun trankvila rideto. "Kaj tamen, Grace -- fratino mi preskaux dirus." "Diru gxin!" sxi lin vive interrompis. "Mi auxdas gxin kun plezuro, neniam nomu min alie." "Tiel fratino", diris Alfred, -- "kaj tamen estas pli bone por Marion kaj por mi, se via sensxanceligxa kaj fidela animo nin tie cxi subtenas kaj faras nin pli felicxaj kaj pli bonaj. Ecx se mi povus, mi sxin ne pro mi forprenus." "La kalesxo estas sur la altajxo!" ekkriis Britain. "La tempo pasas, Alfred", admonis la doktoro. Marion staris flanke, kun okuloj mallevitaj; sed nun Alfred ame alkondukis sxin al la fratino kaj metis sxin al sxia brusto. "Mi diris al Grace, kara Marion", li diris, "ke mi donas vin sub sxian gardon, ke mi forirante konfidas al sxi vin kiel mian plej karan juvelon. Kaj kiam mi revenos kaj
PREV.   NEXT  
|<   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43  
44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   >>   >|  



Top keywords:

Alfred

 

Marion

 

fratino

 

doktoro

 

komencis

 

rediris

 
kalesxo
 

Britain

 

ankaux

 

forlasus


hodiaux
 

animon

 

senton

 

trankvilan

 

senzorge

 

konservis

 

preskaux

 

paperujo

 
rideto
 

pensas


certan

 
trankvila
 

misteran

 

konfido

 

kredas

 
respondis
 

altiran

 
montros
 

gardatajxo

 

duoble


vocxon

 

subskribon

 

sinceran

 

rigardi

 

okulon

 

interrompis

 

alkondukis

 
brusto
 

flanke

 

okuloj


mallevitaj
 
juvelon
 

revenos

 
gardon
 
forirante
 
konfidas
 

staris

 

admonis

 

sensxanceligxa

 

fidela