FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52  
53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   >>   >|  
roksime, cxar gxi ne estas de tia speco, ke seriozaj homoj, kiel Vi, povus sin enmiksi en gxin. Mi volas nur per malmultaj vortoj prezenti mian situacion kaj miajn intencojn kaj poste lasi al Vi fari por mi rilate miajn aferojn monajn cxion plej bone kion Vi nur povas, cxar Vi komprenas, se mi nun forkuros kun la bela filino de la doktoro (kaj mi esperas tion cxi fari kaj farigxi per sxia amo alia homo), tio cxi por la unua minuto estos pli multekosta, ol se mi sola forkurus. Sed mi per alia vivo tion cxi baldaux ree sxparos." "Mi pensas, ke estos pli bone, se ni gxin ne auxskultados, sinjoro Craggs?" diris Snitchey kaj rigardis sian kompanianon. "Mi ankaux pensas", diris Craggs. Sed ambaux atente auxskultadis. "Vi ne devas tion cxi auxskulti", respondis ilia kliento. "Mi gxin tamen rakontos. Mi ne intencas demandi la doktoron, cxu li konsentas, cxar li ja ne donus sxin al mi. Sed mi volas fari al la doktoro nenion malbonan, cxar (ekster tio, ke tiaj bagateloj ne estas aferoj seriozaj, kiel li diras) mi lian infanon, mian Marion'on, volas liberigi de io, la proksimigxadon de kio sxi -- kiel mi scias -- vidas kun timo kaj doloro; mi parolas pri la reveno de sxia amanto. Se io en la mondo estas vera, gxi estos tio, ke sxi lian revenon timas. Tiom neniu estas malvastigata en siaj rajtoj. Vere, mi nun vivas kiel cxasata hundo, mi nur en mallumo kuragxas eliri kaj ne estas permesita al mi veni en mian domon kaj en mian propran posedajxon; sed tiu cxi domo kaj tiu cxi posedajxo iam denove apartenos al mi, kiel Vi scias kaj diras; kaj Marion kiel mia virino estos post dek jaroj -- Vi diras gxin mem, kaj Vi ne estas sangvina -- kredeble pli ricxa, ol se sxi ligigxos kun Alfred Heathfield, kies revenon sxi atendas kun timo (ne forgesu tion cxi) kaj kies amo -- kaj ankaux nenia amo en la mondo -- ne povas esti pli varmega, ol la mia. Al kiu nun estas farata tro multe? Cxio estas farata laux rajto kaj justeco. Mia afero estas tiel justa, kiel lia, se sxi decidas favore por mi; kaj mi lasos la aferon al sxia decido. Estos al Vi agrable ne pli auxdi pri tiu cxi afero, kaj mi ankaux pli Vin per tio cxi ne embarasos. Vi konas nun miajn intencojn kaj miajn bezonojn. Kiam mi devas forlasi Anglujon?" "Post unu semajno", diris Snitchey. "Sinjoro Craggs? --" "Ankoraux iom pli frue, mi konsilus", respondis Craggs. "Post unu monato", diris la kliento, observinte la ambaux vizagxojn. "De hodiaux post monato mi forveturos."
PREV.   NEXT  
|<   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52  
53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   >>   >|  



Top keywords:

Craggs

 

ankaux

 

Marion

 

Snitchey

 

respondis

 

kliento

 
ambaux
 

farata

 

pensas

 

seriozaj


monato
 

intencojn

 

doktoro

 

revenon

 

kredeble

 

Heathfield

 

sangvina

 

Alfred

 
posedajxon
 

propran


ligigxos

 
denove
 

mallumo

 

permesita

 

posedajxo

 
cxasata
 

kuragxas

 
virino
 

apartenos

 

atendas


bezonojn

 

forlasi

 

Anglujon

 

embarasos

 

agrable

 

semajno

 

Sinjoro

 
vizagxojn
 

hodiaux

 

forveturos


observinte
 
konsilus
 

Ankoraux

 
decido
 
varmega
 
justeco
 

favore

 

aferon

 

decidas

 

forgesu