FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77  
78   >>  
ngajxoj kaj apartajxoj je homoj, kies interna indo, se ni pli profunde volus rigardi, devus nin igi rugxigxi antaux ili! Sinjoro Britain kun plezuro pensadis pri la grandanimeco, kun kiu li edzigxis je Clemency. Sxi estis por li eterna atesto de lia bona koro, kaj li sentis, ke sxia bonegeco estas nur jesigo de la malnova sentenco, ke la virto sin mem rekompencas. Li algluis la folion, kaj la kvitancojn pri la negocoj de la hodiauxa tago li ensxlosis en la sxrankon de la drinkejo -- cxiam ridante por si pri sxia lerteco en negocoj -- kiam sxi revenis kun la sciigo, ke la ambaux sinjoretoj Britain sub la observado de Betsy ludas en la kalesxejo kaj la malgranda Clemency dormas "kiel angxelo." Nun li ankaux sidigxis al la teo, kiu en atendo de sxia veno staris sur malgranda tablo. Gxi estis bela malgranda bufedo kun la ordinara ornamo de boteloj kaj glasoj kaj kun solida horlogxo, kiu iris bone laux la minuto, (estis duono de la sesa horo); cxiu objekto staris sur sia deca loko kaj estis plej perfekte brile purigita kaj polurigita. "La unuan fojon mi hodiaux povas trankvile sidi," diris sinjorino Britain kaj profunde ekspiris, kvazaux sxi nun sidos jam la tutan vesperon; sed sxi tamen baldaux ree sin levis, por enversxi teon al sia edzo kaj trancxi panon kun butero. "Kiel tiu cxi folio rememorigas min pri tempoj malnovaj!" "Jes, jes!" diris sinjoro Britain, prenante sian pladeton kiel ostron kaj sorbante gxin en tia sama maniero. "Tiu cxi sama sinjoro Michael Warden," diris Clemency meditante, "faris min perdi mian malnovan oficon." "Kaj alportis al vi edzon," diris sinjoro Britain. "Nu jes," respondis Clemency, "kaj por tio cxi mi volas lin ankaux danki." "La homo estas sklavo de la kutimo," diris sinjoro Britain kaj rigardis sxin trans tiu pladeto. "Mi kutimis je vi kaj vidis, ke mi sen vi ne bone min sentos. Ha, ha! Kiu tion cxi pensus!" "Jes, efektive!" ekkriis Clemency. "Tio cxi estis tre bone de via flanko, Ben." "Ne, ne, ne," respondis Ben kun memkonscia modesteco. "Ne estas inde paroli pri tiu cxi bagatelo." "Ho jes, Ben," diris lia edzino kun koreco; "mi forte tion cxi sxatas kaj estas al vi tre danka. Ha!" -- sxi denove rigardis la folion -- "kiam oni sciigxis, ke sxi forkuris kaj estas ekster dangxero, la aminda knabino, tiam mi ne povis min deteni -- pro sxi kaj pro la fratino kaj la patro -- diri kion mi sciis, ne vere?" "Jes, vi gxin rakontis," rimarkis sxia edzo. "Kaj doktoro
PREV.   NEXT  
|<   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77  
78   >>  



Top keywords:

Britain

 

Clemency

 

sinjoro

 
malgranda
 

staris

 

folion

 

rigardis

 

respondis

 
negocoj
 

ankaux


profunde

 
butero
 

oficon

 
alportis
 

trancxi

 

enversxi

 

malnovan

 
pladeton
 

Michael

 

maniero


ostron

 
sorbante
 

prenante

 

tempoj

 

malnovaj

 

Warden

 
meditante
 

rememorigas

 
forkuris
 

sciigxis


ekster

 

dangxero

 

aminda

 

denove

 
koreco
 
edzino
 
sxatas
 

knabino

 

rakontis

 

rimarkis


doktoro

 

deteni

 
fratino
 

bagatelo

 

pladeto

 

kutimis

 
baldaux
 

sklavo

 

kutimo

 

sentos