FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74  
75   76   77   78   >>  
kejo -- tro trankvilan kaj senpretendan, por farigxi fanfaronado. La ricxa malsekajxo, kiu post la forta pluvo degutadis de cxiu objekto, konvenis al li tre bone. Nenio cxirkaux li havis soifon. Kelkaj georginoj kun pezaj kapoj, kiuj elrigardis super la palisaro de la bone tenata gxardeneto, trinkis tiom, kiom ili nur povis elteni -- eble ecx iom pli multe -- kaj estis plenaj je dolcxa trinkajxo; sed la lako, la floroj en la fenestro kaj la folioj de la maljuna arbo estis en la trankvile gaja humoro de homoj, kiuj nur tiom trinkis, kiom estas bone por ili kaj suficxe, por disvolvi iliajn plej bonajn ecojn. Dissxutante sur la teron klarajn gutojn, ili kvazaux disdonadis senkulpan agrablajxon, kiu faris bonon cxie, kie gxi falis, trafis forgesitajn anguletojn, kien la pli serioza pluvo nur malofte venadis, kaj al neniu faris doloron. Tiu cxi vilagxa drinkejo cxe sia fondigxo akceptis neordinaran signon. Sxi havis la nomon "Al la krirbilo de muskato". Kaj sub tiuj cxi vortoj sur tiu sama rugxa elpendajxo en la malluma foliaro kaj kun tiaj samaj oraj literoj staris: Benjamin Britain. Rigardinte ankoraux unu fojon kaj pli pene observinte la vizagxon, oni povus veni al la konvinko, ke en la pordo staris neniu alia, ol Benjamin Britain mem -- suficxe sxangxita, sed sxangxita al bono; tute konvena kaj bonvida mastro. "Sinjorino Britain," diris sinjoro Britain kaj rigardis sur la vojon, "forrestas iom longe. Jam estas la tempo de teo." Cxar oni povis ankoraux vidi nenian sinjorinon Britain, li malrapide ekvagis gxis la mezo de la vojo kaj kun granda kontenteco rigardis la domon. "Tute elrigardas, kiel la domo, en kiun mi volonte enveturus, se gxi ne estus mia." Poste li iris al la palisaro de la gxardeno kaj rigardis la georginojn. Ili rigardis sur lin, senhelpe kaj dorme pendigante la kapojn, kiuj cxiam faradis balancojn, kiam la pezaj gutoj da pluvo defaladis de ili sur la teron. "Oni devas zorgi pri Vi," diris Benjamin. "Mi ne devas forgesi tion cxi diri al sxi. Sxi longe forestas." La "pli bona duono" de sinjoro Britain en tia alta grado estis lia pli bona duono, ke li disigite de sxi estis tute senhelpa kaj perdita. "Mi pensas, ke sxi ne havas multe por forplenumi," diris Ben. "Oni devis en la urbo fari kelkajn negocojn, sed ne multe. Ho, jen ni sxin fine havas!" Malgranda kalesxo, veturigata de unu knabo, venis kun bruo de la vojo; kaj interne, havante post si grandan bone malsekigitan ombrelon, dis
PREV.   NEXT  
|<   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74  
75   76   77   78   >>  



Top keywords:

Britain

 

rigardis

 

Benjamin

 

suficxe

 

sxangxita

 

staris

 
sinjoro
 

ankoraux

 

palisaro

 

trinkis


volonte
 

enveturus

 

Sinjorino

 

georginojn

 

mastro

 

bonvida

 

gxardeno

 

konvena

 
nenian
 

malrapide


kontenteco

 
ekvagis
 

granda

 

forrestas

 

sinjorinon

 
elrigardas
 

negocojn

 
kelkajn
 

forplenumi

 

Malgranda


kalesxo

 

grandan

 

malsekigitan

 

ombrelon

 

havante

 

interne

 

veturigata

 
pensas
 

perdita

 

balancojn


faradis
 
kapojn
 

senhelpe

 
pendigante
 
defaladis
 
disigite
 

senhelpa

 

forestas

 

forgesi

 

foliaro