FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   >>  
j mi tenis mian promeson." "Bone, sinjoro, kaj mi ripetas, ni ankaux devis silenti. Al tio cxi nin devigis nia sxuldo kontraux ni mem kaj ankaux kontraux diversaj klientoj, inter kiuj ankaux Vi estis. Ne konvenis al ni demandadi Vin pri tia delikata afero; mi havis mian suspekton, sinjoro; sed nur de ses monatoj mi scias la veron." "Per kiu?" demandis la kliento. "Per doktoro Jeddler mem, sinjoro, kiu el sia propra iniciativo donis al mi sian konfidon. Li, kaj nur li, sciis la tutan veron de kelkaj jaroj." "Kaj Vi gxin ankaux scias?" diris la kliento. "Jes, sinjoro!" respondis Snitchey, "kaj mi ankaux havas kauxzon kredi, ke sxia fratino sciigxos pri la vero morgaux vespere. Dume Vi espereble faros al mi la honoron esti gasto de mia domo, cxar en Via oni Vin ne atendis. Tamen por eviti eblajn maloportunajxojn en la okazo, se oni Vin rekonus -- kvankam Vi tre sxangxigxis -- mi pensas, mi mem sur la strato preterirus, ne rekonante Vin -- estas pli bone ke ni tie cxi mangxu kaj iru en la urbon vespere. Oni mangxas tie cxi tre bone, sinjoro Warden; cetere la domo apartenas al Vi. Mi kaj Craggs (benita memoro) ofte mangxadis tie cxi kotleton kaj trovadis gxin cxiam bona. Sinjoro Craggs, sinjoro", diris Snitchey, por momento firme fermante la okulojn kaj poste denove ilin malfermante, "tro frue estis elstrekita el la libro de la vivantoj." "La cxielo pardonu al mi, ke mi ne esprimas al Vi mian kondolencon," respondis Michael Warden kaj tusxis per la mano la frunton; "sed estas al mi kvazaux mi songxus. Mi estas kvazaux en stato senkonscia. Sinjoro Craggs -- jes -- mi forte bedauxras, ke ni perdis sinjoron Craggs." Sed li rigardis cxe tiuj cxi vortoj sur Clemency'n kaj sxajnis, ke li simpatias kun Ben, kiu sxin konsoladis. "Sinjoro Craggs, sinjoro," rimarkis Snitchey, "trovis, kiel mi bedauxrinde devas diri, ke la vivo ne estas tiel facile retenebla, kiel lia teorio al li diris, alie li estus ankoraux inter ni. Gxi estas granda perdo por mi. Sinjoro Craggs estis mia dekstra mano, mia dekstra piedo, mia dekstra orelo, mia dekstra okulo. Sen li mi estas kiel paralizita. Li testamentis sian partoprenon en la negoco al sinjorino Craggs, al la plenumantoj de la testamento, administratoroj kaj kuratoroj. Lia nomo ankoraux nun staras sur la firmo. Iafoje mi provas, kiel infano, kredigi min mem, ke li ankoraux vivas. Mi cxiam ankoraux diras: Snitchey por si kaj Craggs -- mortinta, sinjoro -- mortinta," diris la mol
PREV.   NEXT  
|<   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   >>  



Top keywords:

Craggs

 

sinjoro

 

ankaux

 

dekstra

 

ankoraux

 

Sinjoro

 

Snitchey

 

kvazaux

 

kontraux

 

kliento


mortinta
 

vespere

 

respondis

 
Warden
 
rigardis
 
sinjoron
 

perdis

 
pardonu
 

Clemency

 

malfermante


vortoj

 

esprimas

 

denove

 

Michael

 

elstrekita

 

songxus

 

tusxis

 

frunton

 

cxielo

 

kondolencon


senkonscia
 
vivantoj
 
bedauxras
 

administratoroj

 

testamento

 

kuratoroj

 

plenumantoj

 

sinjorino

 
paralizita
 
testamentis

partoprenon

 

negoco

 
staras
 

kredigi

 
Iafoje
 

provas

 
infano
 

bedauxrinde

 

trovis

 
rimarkis