FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42  
43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   >>   >|  
nin. Ni, juristoj, efektive estas ne multe pli ol speguloj, sinjoro Alfred; sed pleje konsiligxas kun ni koleremaj kaj malpacemaj homoj, kiuj elrigardas ne tute bone; kaj estas propre maljusto nin insulti, se ni montras al la homoj malafablajn vizagxojn. Mi pensas", diris sinjoro Snitchey, "mi samtempe esprimas ankaux la opinion de nia sinjoro Craggs." "Sendube", diris Craggs. "Kaj tial, se sinjoro Britain volos oferi al ni iom da inko", diris sinjoro Snitchey, reprenante la paperojn ree en la manon, "ni kiel eble pli baldaux subskribu, sigelu kaj transdonu, cxar alie venos la vojagxa kalesxo antaux ol ni scios, kie ni estas". Jugxante laux la eksterajxo, estis tre kredeble, ke la kalesxo preterveturos antaux ol sinjoro Britain scios, kie li estas; cxar li staris tute enprofundigita en pensojn kaj reciproke pesadis en la kapo la argumentojn de la doktoro kontraux la argumentoj de la advokatoj kaj la argumentojn de la advokatoj kontraux la argumentoj de la doktoro kaj la argumentojn de la klientoj kontraux la argumentoj de la ambaux kaj faris malfortajn provojn meti en konsenton la fingringon kaj la kribrilon (io tute nova por li) kun iu el la filozofioj konataj de li; per unu vorto li rompadis al si la kapon kiel la plej granda filozofo per teorioj kaj sistemoj. Sed Clemency, kiu estis lia bona genio -- kvankam li havis nur tre malafablan opinion pri sxia prudento, cxar sxi nur malofte zorgadis pri abstraktaj konsideradoj kaj cxiam estis preta fari la gxustajxon en gxusta tempo -- dume venis kun la inko kaj ankoraux plu faris al li utilan servon per tio, ke sxi per pusxo de la kubuto vekis lin el lia distreco kaj tute lin maldormigis. Mi ne volas rakonti, kiel lin turmentis la timo, ofte renkontata cxe homoj de lia stato, kiuj ne kutimis uzi la plumon -- la timo, ke li ne povas subskribi per sia nomo dokumenton, skribitan ne de li mem, sen elmeti sin al ia ankoraux ne konata dangxero aux devontigi sin sen scio al pagado de grandegaj sumoj; mi ne rakontos, kiel li alproksimigxis al la dokumentoj nur kun protestoj kaj devigita de la doktoro kaj necese volis ilin antauxe trarigardi antaux ol li subskribis (la artifika karaktero de la skribajxo, ne parolante jam pri la juristaj esprimoj, estis por li kiel io hxina) kaj turni la folion, por vidi, cxu sur la dua pagxo ne estas skribita io dangxera; kaj kiel post la subskribo de sia nomo li farigxis tute malfelicxa, kiel iu kiu fordonis sian havon kaj siajn rajtojn.
PREV.   NEXT  
|<   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42  
43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   >>   >|  



Top keywords:

sinjoro

 

kontraux

 

antaux

 

argumentoj

 

argumentojn

 

doktoro

 
kalesxo
 

Craggs

 

Britain

 

opinion


advokatoj
 

ankoraux

 

Snitchey

 

plumon

 

kutimis

 

subskribi

 

distreco

 

utilan

 
gxusta
 

gxustajxon


servon

 
turmentis
 

renkontata

 

rakonti

 

kubuto

 
maldormigis
 

folion

 
esprimoj
 

skribajxo

 

parolante


juristaj

 

fordonis

 

rajtojn

 

malfelicxa

 

farigxis

 

skribita

 

dangxera

 
subskribo
 

karaktero

 

artifika


devontigi
 
konsideradoj
 

pagado

 
grandegaj
 
dangxero
 
konata
 

skribitan

 

elmeti

 

rakontos

 

antauxe