FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55  
56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   >>  
tiam tiel rigardu en via kompatemeco la pentantojn!" "Kara Marion, ne legu pli hodiaux vespere", diris Grace -- cxar sxi ploris. "Mi ne povas", sxi rediris kaj kovris la libron. "La literoj cxiuj sxajnas bruli!" La doktoron tio cxi amuzis; kaj li ridis, frapante al sxi sur la vangoj. "Kio! gxis larmoj tusxita de romano!" diris doktoro Jeddler. "De presa nigrajxo kaj papero! Ne, ne, estas cxio egale. Estas tiom same prudente preni serioze presan nigrajxon kaj paperon, kiel cxian alian aferon. Sed sekigu viajn larmojn, sekigu viajn larmojn. Mi estas konvinkita, ke la heroino de longe estas jam returne en la patra domo kaj kun cxiuj pacigxis, -- kaj se sxi tion cxi ne faris, efektiva patrodomo konsistas ja propre nur el simplaj kvar muroj; kaj imagita -- el paperajxo kaj inko. Kio estas?" "Gxi estas mi, sinjoro", diris Clemency ensxovante la kapon tra la pordo. "Kio estas al Vi?" demandis la doktoro. "Ho, mia Dio, nenio al mi estas", respondis Clemency -- kaj sxi estis prava, se oni povis jugxi laux sxia bone sapita vizagxo, el kiu kiel ordinare brilis la efektiva esenco de bona humoro, per kio sxi, kiel ajn ne bela sxi estis, efektive farigxis simpatia. Kontuzitaj kubutoj ordinare ne estas kalkulataj al belajxoj; sed en la irado tra la vivo estas cxiam pli bone sur la malvasta vojo malbonigi al si la kubutojn anstataux la bona humoro, kaj tusxante tion cxi lastan Clemency estis tiel fresxa kaj sana, kiel cxia belulino en la tuta lando. "Ho, nenio al mi estas", diris Clemency kaj tute eniris tra la pordo, "sed venu iom pli proksime, sinjoro!" Iom mirigite la doktoro plenumis sxian deziron. "Vi diris, ke mi donu al Vi neniun, kiam sxi apudestas, Vi scias," diris Clemency. Iu fremda en la familio, laux sxia stranga okulado cxe tiuj cxi vortoj kaj la aparta loga movo de sxiaj kubutoj, kvazaux sxi volus cxirkauxpreni sin mem, povus eble pensi, ke "neniun" signifas, cxe la plej favora klarigado, honestan kison. Efektive sxajnis, ke la doktoro en la unua minuto mem ne sciis, kion li devas pensi; sed li baldaux retrankviligxis, kiam Clemency, trasercxinte en la ambaux posxoj -- sxi komencis de la gxusta posxo, poste fosis en la malgxusta kaj fine revenis al la gxusta -- ellevis leteron. "Britain preterveturis," sxi diris, transdonante la leteron al la doktoro, "kiam la posxto venis, kaj li atendis. En la angulo staras A. H. Mi vetas, ke sinjoro Alfred revenas. Ni havos feston de edzigxo en la domo
PREV.   NEXT  
|<   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55  
56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   >>  



Top keywords:

Clemency

 

doktoro

 

sinjoro

 

efektiva

 

larmojn

 

kubutoj

 
neniun
 

sekigu

 

gxusta

 

leteron


ordinare
 

humoro

 

okulado

 

deziron

 

familio

 

fremda

 

stranga

 

apudestas

 
mirigite
 

eniris


tusxante

 
lastan
 

belulino

 

anstataux

 

kubutojn

 
malbonigi
 

plenumis

 
fresxa
 

proksime

 

malvasta


ellevis

 

revenis

 

Britain

 

preterveturis

 

posxto

 

transdonante

 

malgxusta

 
komencis
 

posxoj

 

atendis


revenas
 
feston
 

edzigxo

 
Alfred
 
angulo
 
staras
 

ambaux

 

trasercxinte

 

cxirkauxpreni

 

signifas