FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59  
60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   >>  
a gxusta por tio cxi," li diris; "malfelicxa Clemency!" Clemency de sia flanko ridis tiel same kore kiel li, kaj sxajnis ke la penson sxi trovas tiel same amuza, kiel li. "Jes," sxi konsentis, "mi estas tute la gxusta por tio cxi, ne vere?" "Vi neniam edzinigxos, kompreneble," diris sinjoro Britain kaj prenis la pipon returne en la busxon. "Vi efektive pensas, ke ne?" diris Clemency tute senkulpe. Sinjoro Britain balancis la kapon. "Nenia espero por tio cxi!" "Pripensu nur!" diris Clemency. "Mi pensas, ke vi gxin baldaux faros, Britain; ne vere?" Tiel subite metita demando pri tia grava afero postulis pripenson. Li elblovis grandan nubon da fumo kaj, metante la kapon jen dekstren jen maldekstren, li gxin cxirkauxrigardadis, kiel se tiu cxi nubo estus la demando kaj li gxin rigardus de diversaj punktoj de vidado, kaj li respondis, ke li la aferon ankoraux ne bone klarigis al si, sed -- jes, jes, li eble ankoraux decidigxos tion cxi fari. "Kiu ajn sxi estos, mi deziras al sxi felicxon!" ekkriis Clemency. "Ho, tio cxi al sxi ne mankos", diris Benjamin, "certe ne". "Sed sxi ne vivus tiel felicxe kaj ne havus tiel tute bonan kaj amindan edzon", diris Clemency, duone metinte sin super la tablon kaj medite rigardante la kandelon, "se mi antauxe ne estus -- ne cxar mi intencis, cxar gxi estis pura kuntrafigxo: ne vere, Britain?" "Certe", respondis sinjoro Britain en plena gxuado de la pipo, en la stato kiam la fumanto povas malfermi la busxon nur tre malmulte por paroli, en oportuna trankvileco sidas sur sia segxo kaj povas turni al sia kunsidanto nur la okulojn kaj ankaux tiujn cxi tre malrapide kaj serioze. "Ho, mi estas al vi tre danka, Clemency, tion vi ja scias!" "Dio, kiel bela estas la penso pri tio cxi!" diris Clemency. "Vi scias, mi faris diversajn esplorojn pri tio kaj alia", dauxrigis sinjoro Britain kun la peza seriozeco de sagxegulo, "cxar mi cxiam havis spiriton scieman kaj legis multajn librojn pri la bonaj kaj malbonaj flankoj de la teraj aferoj, cxar mi en mia juneco min okupadis je la literaturo." "Efektive!" ekkriis mirante Clemency. "Jes", diris sinjoro Britain; "du el miaj plej bonaj jaroj mi staris post la pordo de butiko de antikvajxisto, preta postkuri, se iu metus ian libron en la posxon; poste mi estis disportanto cxe modistino, kaj en tiu cxi ofico mi en vakstolaj paketoj alportadis al la homoj nenion ekster trompajxo kaj malverajxo -- per kio mia animo estis malgxoj
PREV.   NEXT  
|<   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59  
60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   >>  



Top keywords:

Clemency

 

Britain

 

sinjoro

 

demando

 

ankoraux

 

ekkriis

 
busxon
 

gxusta

 

pensas

 

respondis


seriozeco
 

oportuna

 

paroli

 

sagxegulo

 

malfermi

 

scieman

 

fumanto

 

spiriton

 
dauxrigis
 

malmulte


esplorojn

 
okulojn
 

kunsidanto

 

malrapide

 

serioze

 
trankvileco
 

diversajn

 
ankaux
 

disportanto

 

modistino


posxon

 

libron

 

vakstolaj

 

paketoj

 

malgxoj

 

malverajxo

 

trompajxo

 
alportadis
 

nenion

 

ekster


postkuri
 
okupadis
 

literaturo

 
juneco
 
aferoj
 
librojn
 

malbonaj

 

flankoj

 

Efektive

 

mirante