FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58  
59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   >>  
povas al li diri," respondis sxia fratino, sxin cxirkauxprenante; "miajn meritojn la fantazio de Alfred al si pentru. Li suficxe trograndigos, kara Marion, tute kiel vi." Sxi nun reprenis sian laboron, kiun sxi estis formetinta el la mano, kiam sxia fratino parolis kun tia tusxiteco de l' koro, kaj sxi denove kantetis la malnovan kanton, kiu tiel placxis al la doktoro. Kaj la doktoro, cxiam ankoraux sidante en la apoga segxo, auxskultis la kanton, batis la takton al gxi sur sia genuo per la letero de Alfred, rigardis siajn filinojn kaj diris al si, ke inter la multaj vanajxoj de la vana mondo tiuj cxi almenaux estas suficxe belaj. Dume Clemency Newcome, plenuminte sian alporton de sciigo kaj atendinte en la cxambro gxis sxi cxion sciis, iris returne en la kuirejon, kie sinjoro Britain post la vespermangxo faris al si oportune, cxirkauxite de tia grandanombra kolekto da brilantaj kovriloj de potoj, pure frotitaj patoj, poluritaj pladoj, brilantaj kaldronoj kaj aliaj signoj de sxia diligento sur la muroj kaj sur la bretoj, ke li sidis kvazaux en la mezo de magazeno de speguloj. La plej granda parto el ili vere donis ne tre flatan repentron de li; ankaux iliaj prezentajxoj estis tute ne egalaj; cxar kelkaj donis al li tre longan vizagxon, kelkaj tre largxan, aliaj suficxe agrablan kaj aliaj tre malbelan, cxiu laux sia maniero de reprezentado, tiel same, kiel faras la homoj. Sed en tiu ili cxiuj konsentis, ke inter ili tute oportune sidas individuo, tenanta la pipon en la busxo kaj krucxon da biero apud si kaj balancanta kun esprimo de grandanimeco la kapon al Clemency, kiam sxi sidigxis al tiu sama tablo. "Nu, Clemency", diris Britain, "kiel vi nun fartas? kaj kio da nova estas?" Clemency diris al li, kion sxi sciigxis, kaj li akceptis tion cxi tre afable. Bona sxangxigxo estis videbla cxe Benjamin de la kapo gxis la piedoj. Li estis multe pli largxa kaj pli rugxa, pli gaja kaj pli gajiga. Gxi elrigardis, kvazaux lia vizagxo estis antauxe kunligita en tuberon kaj nun estis disligita kaj elglatigita. "Tio cxi kredeble estos nova negoco por Snitchey kaj Craggs", li diris, kun oportuneco blovante nubojn de fumo en la aeron. "Kaj ni eble denove estos atestantoj, Clemency!" "Dio!" respondis Clemency kun la kutima movo de siaj amataj membroj: "Mi volus ke mi gxi estu, Britain!" "Kio?" "Ke mi estu la persono, kiu devas edzinigxi!" Benjamin prenis la pipon el la busxo kaj kore ridis. "Jes, vi estas tute l
PREV.   NEXT  
|<   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58  
59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   >>  



Top keywords:

Clemency

 

Britain

 

suficxe

 

Alfred

 

fratino

 

Benjamin

 
kvazaux
 

kelkaj

 

doktoro

 

brilantaj


oportune
 

respondis

 

kanton

 

denove

 

balancanta

 

esprimo

 

krucxon

 

grandanimeco

 
sidigxis
 

kutima


prenis

 
fartas
 

edzinigxi

 

individuo

 

maniero

 
reprezentado
 

agrablan

 
malbelan
 

membroj

 

konsentis


sciigxis

 

tenanta

 

amataj

 

tuberon

 

disligita

 

elglatigita

 

largxan

 
vizagxo
 

antauxe

 

kunligita


kredeble
 
oportuneco
 

blovante

 
nubojn
 
Craggs
 
Snitchey
 

persono

 

negoco

 

elrigardis

 

videbla