FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41  
42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   >>   >|  
kato. "Kio sin trovas sur la fingringo, Newcome?" Kiel Clemency, antaux ol sxi respondis tiun cxi demandon, dissxovis unu posxon kaj rigardis en gxian senfundan profundon, sercxante la fingringon, kiu tie ne estis, kaj kiel sxi tion cxi saman faris kun la dua posxo kaj sxajnis trovi la fingringon profunde malsupre, kiel perlo de granda indo; kiel sxi tiam forigis cxiujn interkusxantajn malhelpojn, konsistantajn el tuko de nazo, peceto da vaksa kandelo, rugxvanga pomo, orangxo, monereto de felicxo, seruro, tondilo en ingo, plenmano da vitraj perloj, kelkaj buloj da fadeno, kudrilujo, plena kolekto de krispigiloj de haroj kaj unu biskvito, kaj cxiun el tiuj cxi objektoj aparte donis teni al Britain -- tio cxi nin malmulte interesas. Ankaux ne interesas nin, kiel sxi, penante kapti kaj reteni la posxon (cxar tiu cxi havis strangan inklinon saltadi kaj glitadi en angulon), okupis pozicion kaj trankvile sin tenis en gxi, kvankam gxi videble estis en plena kontrauxeco kun la homa anatomio kaj kun la legxoj de la egalpezo. Estos suficxe, se ni diros, ke sxi fine triumfe metis la fingringon sur la fingron kaj ekfrapis per la kribrilo de muskato, kaj ni devas rimarki, ke la literaturo de tiuj cxi ambaux uzajxoj sekve de tro multa frotado estis proksima al forvisxigxo. "Tio cxi do estas la fingringo?" diris sinjoro Snitchey, volante iom sxerci je sxia kalkulo. "Kaj kion diras la fingringo?" "Gxi diras", respondis Clemency kaj malrapide kunesilabis la surskribon: "For-ge-su-kaj-par-do-nu". Snitchey kaj Craggs kore ridis. "Tio cxi estas bela!" diris Snitchey. "Ne malbone!" diris Craggs. "Montras tiom da konado de homoj", diris Snitchey. "Tiel uzebla por la praktika vivo", diris Craggs. "Kaj la kribrilo?" dauxrigis demandi Snitchey. "La kribrilo diras", respondis Clemency: "Ki-on-vi-vo-las-ke-la- ho-moj-al-vi-fa-ru-ti-on-cxi-fa-ru-an-kaux-al-i-li". "Faru ion al la homoj, por ke ili nenion al vi faru, Vi kredeble pensas?" diris sinjoro Snitchey. "Mi ne komprenas", respondis Clemency kaj balancis la kapon. "Mi ne estas advokato." "Mi timas, ke se Vi estus advokato", diris sinjoro Snitchey, rapide sin turnante al la doktoro, kiel volante antauxe fari ion kontraux la impreso, kiun tiu cxi respondo eble povus elvoki, "Vi trovus, ke tio cxi estas la regulo de vivado de la plej multaj de Viaj klientoj. En tio cxi ili estas tre seriozaj -- kiel ajn malsagxa tiu cxi mondo entute estas -- kaj metas poste la kulpon sur
PREV.   NEXT  
|<   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41  
42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   >>   >|  



Top keywords:

Snitchey

 

respondis

 

Clemency

 
kribrilo
 

sinjoro

 

fingringon

 

Craggs

 
fingringo
 

interesas

 

advokato


volante

 

posxon

 

dissxovis

 

praktika

 

dauxrigis

 

uzebla

 

konado

 

Montras

 
demandi
 

antaux


demandon

 
malbone
 

rigardis

 
kalkulo
 

senfundan

 

sxerci

 
malrapide
 
kunesilabis
 

surskribon

 

regulo


vivado
 
multaj
 

trovus

 

elvoki

 
respondo
 

klientoj

 

entute

 
kulpon
 

malsagxa

 

seriozaj


impreso

 

kontraux

 

trovas

 
kredeble
 

pensas

 

nenion

 
Newcome
 
komprenas
 
turnante
 

doktoro