FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29  
30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   >>   >|  
is vane, cxar estis tie tro mallume. Tiam sxi ekobservis la murojn de la sxakto, kaj rimarkis ke ili estas plenaj de sxrankoj kaj librobretoj; ankaux, tie cxi kaj tie, sxi preterfalis landkartojn kaj bildojn pendigitajn de najloj. Poste sxi, preterpasante, deprenis de apuda breto unu fruktajxujon; sur gxi per grandaj literoj estas skribita MARMELADO. Sed jen por sxi granda cxagreno; cxar, enrigardante, la avidaj okuloj vidis--nur blankan malplenon! Sxi ne volis lasi fali la fajencajxon, pro la timo mortigi per gxi iun subulon, sed sukcesis post kelkaj momentoj remeti gxin, preterpasante, en sxrankon. [Ilustrajxo: DE UNU EL LA BRETOJ, ALICIO, FALANTE TRA LA SXAKTO, DEPRENIS MARMELADUJON.] "Nu," pensis Alicio, "kiam mi rakontos en la hejmo pri cxi tiu falego, cxiuj admiros mian maltimon; kaj, estonte, ecx pri falo de l' supro gxis malsupro de l' sxtuparo mi nezorge ridos; kaj se mi falos ecx de la tegmento, mi kredeble ne multe priparolos la falon." (_Tion_ oni povas kredi.) Malsupren, ankoraux malsupren! Cxu _neniam_ la falo finigxos? "Mi volus scii," diris sxi lauxte, "kiom da kilometroj mi jam falis. Mi nepre alproksimigxas la ter-centron. Tio estus, laux mi, preskaux ses kaj duono miloj da kilometroj." (Alicio jam antauxe lernis en la lerncxambro kelkajn tiuspecajn faktojn, kaj kvankam la nuna tempo ne estis--pro manko da auxskultantoj--oportuna por elmontri sian klerecon, tamen estis por sxi bona praktiko tradiri la faktojn.) "Jes, tio estas certe la gxusta interspaco, sed en kian latitudon aux longitudon mi penetris?" (Pri kio estas latitudo kaj longitudo Alicio havis nenian ideon, sed nur elparoli tiajn belege majestajn vortojn kvazaux donis al sxi agrablajn sentojn.) Post ne longe sxi rekomencis:--"Eble mi trafalos tra la tuta terglobo! kaj estos tre, tre strange elfali inter la homoj kiuj marsxas kapmalsupre! mi kredas ke oni nomas ilin la _Antipatioj_." (Cxe eksono de tiu strangajxo sxi certe _ne_ sopiris auxskultantojn); "mi ja devos demandi al ili en kiun landon mi enfalis, dirante 'Bonvolu, Sinjorino, diri al mi cxu tiu cxi lando estas Nov-Zelando aux Auxstralio?'" (Sxi penis klinsaluti! Imagu al vi, karaj legantoj, kiel oni povus klinsaluti falante tra l' aero. Cxu _vi_ povus tion fari?) "Sed sxi nepre nomus min malklera bubino. Do, nur malutilus demandi tion! Pli bone estus sercxi la nomon ie sur la muroj surskribitan." Malsupren, ankoraux malsupren! Krom babili ja esti
PREV.   NEXT  
|<   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29  
30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   >>   >|  



Top keywords:

Alicio

 

klinsaluti

 

Malsupren

 

ankoraux

 

demandi

 

malsupren

 

faktojn

 

preterpasante

 

kilometroj

 

elparoli


nenian

 

agrablajn

 

kvazaux

 

vortojn

 

majestajn

 

sentojn

 

belege

 

interspaco

 
elmontri
 

klerecon


oportuna

 
auxskultantoj
 

kvankam

 

praktiko

 

tradiri

 

penetris

 

longitudon

 

latitudo

 

latitudon

 
gxusta

longitudo
 

kredas

 

legantoj

 

falante

 
Zelando
 
Auxstralio
 
malklera
 

surskribitan

 
babili
 

sercxi


bubino

 

malutilus

 

marsxas

 

tiuspecajn

 

kapmalsupre

 

elfali

 

strange

 

trafalos

 

terglobo

 

landon