FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32  
33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   >>   >|  
rdeton en tiun belegan gxardenon. Tamen sxi decidis atendi ankoraux kelkajn momentojn por sciigxi cxu sxi malkreskos plue. Sxi sentis pri tio kelkan timon, "cxar"--diris sxi--"povas okazi ke mi malkreskos gxis nulo, same kiel kandelo. Kian aspekton mi havus en tiu okazo?" Kaj sxi penis imagi al si la aspekton kiun kandelflamo havas post kiam oni estingis gxin! Post iom da tempo, rimarkinte ke nenio plu okazas, sxi decidis tuj iri en la gxardenon. Sed ho ve! alveninte al la pordo, sxi eltrovis ke sxi ne havas la oran sxlosileton; kaj irinte returne al la tablo por reposedi gxin, (jen alia eltrovo!) sxi tute ne povis atingi gxin. Vidi gxin tra la vitro sxi povis tre bone, kaj penegis grimpi sur unu el la tri piedoj; sed gxi estis tro glitiga; kaj fine, ellacigxinte per la vana klopodado, la kompatinduleto sidigxis sur la planko kaj ekploris. "Nu, do, tute ne utilas konduti tiamaniere," diris al si Alicio tre severe. "Mi ordonas al vi tuj cxesi la ploron." Sxi havis la kutimon sin tre bone konsili (sed tre malofte agis laux la konsilo!) kaj kelkfoje riprocxis sin tiel forte, ke sxi efektive devis plori; kaj sxi unu fojon punfrapis sin sur la vango pro la ofendo ke sxi trompis sin dum iu vetludo kiun sxi ludis kontraux si mem. (Nia Alicio ja estis neordinara infano kaj tre sxatis sxajnigi ke sxi estas du personoj.) "Sed tiu sxajnigo ne utilus nun"--sxi malgxoje ekpensis--"cxar ja restas da mi apenaux suficxe por fari ecx unu respektindan personon!" Baldaux tamen sxia rigardo falis sur vitran skatoleton, kiu kusxas sub la tablo: malferminte gxin, sxi trovis interne tre malgrandan kukon, sur kiu oni markis (per korintoj) la vortojn: "Mangxu Min." "Nu," diris Alicio, "mi vin mangxos! Se vi igos min kreski, mi povos atingi la sxlosilon; kaj, se male okazos, mi povos rampi sub la pordo. Ambauxokaze mi enigxos la gxardenon, kaj se nur okazos _tio_, ne tre gravas la kielo." Sekve sxi mangxis peceton de la kuko dirante al si "Laux kiu direkto, laux kiu do?" kaj tenante la manon sur la verto por palpe sciigxi cxu gxi plialtigxas aux male; kaj tre surprizis sxin la konstato ke sxi restas konstante samalta. Kiam oni mangxas kukon, tio ja okazas ordinare, sed Alicio jam tiom alkutimis atendi ke nenio okazos krom la neordinara, ke estis por sxi tede kaj malinterese kiam okazis nur ordinarajxoj. Do, por _ion_ okazigi, sxi laboradis per la dentoj gxis de la kuko neniom restis. CXAPITRO II
PREV.   NEXT  
|<   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32  
33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   >>   >|  



Top keywords:

Alicio

 

okazos

 

gxardenon

 
okazas
 

decidis

 
neordinara
 

atendi

 

atingi

 
sciigxi
 
restas

malkreskos

 

aspekton

 
apenaux
 
infano
 
suficxe
 

ekpensis

 

personoj

 

utilus

 

malgxoje

 
Mangxu

vortojn

 
korintoj
 

personon

 

kusxas

 

sxajnigo

 

vitran

 
rigardo
 
skatoleton
 

sxajnigi

 

respektindan


malgrandan

 

Baldaux

 

interne

 

sxatis

 

malferminte

 

trovis

 

markis

 
gravas
 

ordinare

 

mangxas


alkutimis
 

samalta

 
konstato
 
konstante
 
laboradis
 

dentoj

 

neniom

 
restis
 
okazigi
 

malinterese