FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   4   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28  
29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   >>   >|  
Ni remas babilade. VII Jen _Alici'_. Akceptu sxin Kaj gardu en memoro: Al pilgrimint' ja kara estas El malproksim' la floro; Velkinte gxi memorojn vekas Valorajn pli ol oro. LA AVENTUROJ DE ALICIO EN MIRLANDO CXAPITRO I MIRINDA FALEGO! Alicio, jam longan tempon sidinte apud sia fratino sur la deklivo, tre enuigxis pro senokupo. Unu, du foje sxi prove rigardis en la libron kiun la fratino legas, sed povis vidi en gxi nek desegnojn nek konversaciojn, kaj "por kio utilas libro," pensis sxi, "enhavanta nek desegnojn nek konversaciojn?" Sxi do ekpripensis--ne tre vigle cxar la tago estis varma, kaj sxi sentis sin tre dormema--cxu la plezuro fari cxenon el lekantetoj valorus la laboron sin levi kaj kolekti lekantetojn, kiam tutapude preterkuris Blanka kuniklo kun palerugxaj okuloj. Tio ja ne estis _tre_ mirinda, ankaux ne sxajnis al Alicio _tre_ eksterordinare auxdi la kuniklon diranta al si:-- "Ho, ve! mi malfruos!" (Kiam poste sxi pripensadis la aferon, sxajnis al sxi, ke tio estis efektive mirinda, sed en la momento mem, gxi sxajnis al sxi tute ordinara.) Tamen, kiam la kuniklo el sia vesxta posxo eligis posxhorlogxon, kaj, rigardinte gxin, tuj plirapidis, Alicio eksaltis sur la piedojn, cxar subite frapis sxin la ideo, ke neniam antauxe sxi vidis kuniklon kiu havas vesxtposxon kaj posxhorlogxon. La scivolemo en sxi ekflamigxis! Tuj sxi ekkuris post gxi trans la kampon, kaj alvenis al tuneleto sub la kreskajxa barilo gxustatempe por vidi la kuniklon malaperi en gxin. Ne konsiderinte ecx unu momenton, kiamaniere sxi reeligxos, Alicio postkuris gxin en la tuneleton. La tunelo, cxe la unuaj pasxoj, kondukis rekte antauxen, same kiel fervoja tunelo, sed poste deklinigxis malsupren kaj farigxis kruta. Tio okazis tiel subite ke Alicio, ne havinte tempon por malakceligxi, trovis sin vole nevole defalanta tre profundan sxakton. Mi jxus diris "tre profundan." Nu, aux la sxakto estis efektive tre profunda, aux sxi falis tre malrapide; cxar dum la dauxro de tiu stranga defalo, ne mankis al sxi tempo por trankvile cxirkauxrigardi kaj por konjekti pri kio estas okazonta. Unue, sxi klopodis rigardi malsupren por esplori al kio sxi alvenas; sed klopod
PREV.   NEXT  
|<   4   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28  
29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   >>   >|  



Top keywords:

Alicio

 

kuniklon

 

sxajnis

 

efektive

 

malsupren

 

posxhorlogxon

 

tempon

 

fratino

 

desegnojn

 

subite


kuniklo

 

mirinda

 

tunelo

 

konversaciojn

 

profundan

 

scivolemo

 

ekflamigxis

 

vesxtposxon

 
cxirkauxrigardi
 

trankvile


kreskajxa

 
barilo
 

gxustatempe

 

mankis

 

tuneleto

 

konjekti

 

kampon

 

alvenis

 

ekkuris

 
esplori

rigardi
 

klopodis

 

rigardinte

 

alvenas

 
vesxta
 
eligis
 
klopod
 

plirapidis

 
eksaltis
 

okazonta


antauxe

 

malaperi

 

neniam

 

piedojn

 

frapis

 

fervoja

 

deklinigxis

 

farigxis

 

kondukis

 

antauxen