FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   >>  
mondo. Jen suficxe! ROSMER (mallauxte) Nun mi komprenas, -- ke vi foriras pli malricxa ol kiam vi venis. BRENDEL _Bien_! Prenu nun _Beispiel_ de via antauxa instruisto. Forstreku cxion, kio enpresadis en vin. Ne konstruu vian kastelon sur cedanta sablo. Kaj esploru, kaj provu, -- antaux ol vi konstruos sur tiu belega kreajxo, kiu cxi tie dolcxigas vian vivon. REBEKKA Cxu al mi vi aludas? BRENDEL Jes, mia alloga marvirino REBEKKA Kial ne estus konstruinde sur mi? BRENDEL (pasxon pli proksimen) Mi sciigxis, ke mia antauxa lernanto havas vivkoncepton por konduki al venko. REBEKKA Kaj sekve --? BRENDEL La venko estas certa. Sed, -- notu, -- je nepra kondicxo. REBEKKA Kiu? BRENDEL (prenas gardeme sxian manartikon) Ke la virino, kiu amas lin, gxoje iras en la kuirejon, kaj gxoje forhakas sian delikatan rozoblankan malgrandan fingron, -- _tie_, -- gxuste _tie_ cxe la meza artiko. _Item_ ke la menciita amanta virino -- same gxoje -- fortrancxas de si la senegale formitan maldekstran orelon. (malkaptas sxin kaj turnas sin al _Rosmer_) Adiaux, mia venkanta Johannes. ROSMER Cxu vi foriros nun? En sombra nokto? BRENDEL La sombra nokto estas la pli bona. Pacon al vi. (Li foriras.) (Momenton estas silente en la cxambro.) REBEKKA (spiras peze) Ho, kiel nauxze kaj preme estas! (Sxi iras al la fenestro, malfermas gxin kaj restas tie staranta.) ROSMER (eksidas en la apogsegxon apud la forno) Ne estas alia solvo, Rebekka. Mi vidas nun. Vi _devas_ forvojagxi. REBEKKA Jes, mi ne vidas elekton. ROSMER Ni profitu de la lasta tempeto. Venu, kaj eksidu cxe mi. REBEKKA (aliras kaj eksidas sur la sofon) Kion vi do volas al mi, Rosmer? ROSMER Unue mi _tion_ diras al vi, ke vi ne bezonas havi zorgojn pro via estonteco. REBEKKA (ridetas) Hm. _Mia_ estonteco. ROSMER Mi antauxvidis cxiujn eblecojn. Antaux longe. Kio ajn kio okazos, por vi estas zorgita. REBEKKA Ankaux tio, vi kara. ROSMER Tion vi devus mem kompreni. REBEKKA Pasis jaroj de kiam mi pensis pri tiajxoj. ROSMER Nu ja, -- vi certe opiniis, ke neniam povus sxangxigxi inter ni du. REBEKKA Jes, mi pensis tiel. ROSMER Ankaux mi. Sed se okazus, ke mi forpasus -- REBEKKA Ho, Rosmer, -- vi vivos pli longe ol mi. ROSMER Pri la bedauxrinda vivo estas ja en mia propra potenco decidi. REBEKKA Kio estas! Vi do ne intencas --! ROSMER Cxu aspekt
PREV.   NEXT  
|<   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   >>  



Top keywords:

REBEKKA

 

ROSMER

 
BRENDEL
 

Rosmer

 
pensis
 

virino

 
estonteco
 
Ankaux
 

eksidas

 

foriras


sombra
 
antauxa
 

nauxze

 

spiras

 

fenestro

 
Rebekka
 

malfermas

 

restas

 
profitu
 

staranta


forvojagxi

 

apogsegxon

 
tempeto
 

aliras

 

eksidu

 

elekton

 

okazos

 
sxangxigxi
 
opiniis
 

neniam


okazus

 

potenco

 

decidi

 
intencas
 
aspekt
 

propra

 

forpasus

 
bedauxrinda
 

tiajxoj

 

antauxvidis


cxiujn

 
eblecojn
 

Antaux

 
zorgojn
 

ridetas

 
cxambro
 

kompreni

 

zorgita

 

bezonas

 

fortrancxas