FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   >>  
vo al ni ne estas farata tro facila, sinjoro Alfred; ke gxi cxiun malgrandan faciligxon, kiun ni povas doni al gxi, bone povus elporti; sed sinjoro Craggs estis homo, kiu lasis sin konvinki. Se li nun estus konvinkebla -- sed tio cxi estas malfortajxo. Kara edzino" -- sur tiu cxi voko la sinjorino aperis en la pordo -- "vi estas inter malnovaj konatoj." Dirinte al ili gratulon, sinjorino Snitchey tiris sian edzon flanken. "Nur por unu momento, sinjoro Snitchey," diris la sinjorino. "Mi ne havas la kutimon paroli malbonon pri mortintoj --" "Ne, kara edzino," respondis sxia edzo. "Sinjoro Craggs nun --" "Jes, mia kara, li nun ne vivas," diris sinjoro Snitchey. "Sed mi petas vin, rememoru tiun vesperon de balo," dauxrigis lia edzino. "Nur tion cxi mi vin petas. Se vi gxin faros, kaj se via memoro ne tute vin forlasas kaj vi estas ne tute senkapa, mi vin petas ligi la hodiauxan vesperon kun la tiama kaj rememori, kiel mi sur la genuoj vin petegis --" "Sur la genuoj?" diris sinjoro Snitchey. "Jes," respondis sinjorino Snitchey kun certeco, -- "kaj vi gxin scias -- ke vi vin gardu antaux tiu cxi homo -- observu liajn okulojn -- kaj nun diru al mi, cxu mi tiam ne estis prava, kaj cxu li en tiu tago ne posedis sekretojn, kiujn li ne trovis bone komuniki al vi?" "Kara edzino," murmuretis al sxi la advokato en la orelon, "cxu vi ion rimarkis en miaj okuloj?" "Ne," respondis sinjorino Snitchey akre. "Ne imagu al vi." "Cxar ni en tiu vespero okaze," li dauxrigis kaj forte sxin tenis per la maniko, "ambaux posedis sekretojn kaj ambaux sciis tion saman. Sekve, edzino, ju pli malmulte vi parolos pri tiu cxi afero, des pli bone; kaj prenu tion cxi kiel instruo, por en estonteco rigardi la aferojn kun pli kompata kaj pli sagxa okulo. Frauxlino Marion, mi alkondukis malnovajn konatojn." Clemency, tenante la antauxtukon antaux la okuloj, malrapide eniris, sub la brako de sia edzo; tiu cxi lasta kun plenda vizagxo, esprimanta la antauxsenton, ke la kribrilo de muskato estas perdita, se sxi perdis la kuragxon. "Nu, sinjorino," diris la advokato kaj retenis Marionon kiu volis kuri renkonte al la malnova servantino, "kio do mankas al Vi propre?" "Kio al mi mankas?" ekkriis Clemency. Sed kiam sxi nun, mirigita kaj ofendita de la demando kaj ektimigita de lauxta kriego de sinjoro Britain, rigardis supren kaj la bone konatan amatan vizagxon vidis tiel proksime antaux sxi, sxi largxe malfermis la okulojn, plori
PREV.   NEXT  
|<   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   >>  



Top keywords:

Snitchey

 

sinjorino

 

sinjoro

 

edzino

 

respondis

 

antaux

 

Craggs

 

Clemency

 

vesperon

 

ambaux


dauxrigis
 

advokato

 

genuoj

 
okulojn
 
sekretojn
 
okuloj
 

posedis

 
mankas
 

tenante

 

malmulte


parolos

 

antauxtukon

 

malrapide

 

kompata

 

instruo

 

aferojn

 

estonteco

 

rigardi

 

konatojn

 

maniko


malnovajn
 
alkondukis
 
Frauxlino
 

Marion

 

kribrilo

 

demando

 

ektimigita

 

lauxta

 
kriego
 
ofendita

mirigita

 

propre

 
ekkriis
 

Britain

 
rigardis
 

proksime

 
largxe
 

malfermis

 

supren

 
konatan