FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   >>  
loron de sia brusto, retiras sin en eternan solecon kaj disigas sin por eterne de la mondo kaj de gxiaj sentoj. Se virinoj tion cxi faras, ili akceptas la nomon, kiu estas al mi tiel kara en vi, kaj nomas sin fratinoj. Sed ekzistas ankaux fratinoj, Grace, kiuj sin movas sub la libera cxielo de Dio kaj en la viva amaso da homoj, kie ili penas, kiom ili povas, alporti benon kaj fari bonon; kaj kun koro ankoraux fresxa kaj juna kaj ankoraux akceptemaj por felicxo ili povas diri: la batalo longe pasis, la venko longe estas akirita. Kaj tia fratino mi estas! Cxu vi min nun komprenas?" Cxiam ankoraux la fratino rigide rigardadis Marionon kaj ne respondis. "Ho, Grace, amata Grace," diris Marion kaj ankoraux pli kore alpremis sin al la brusto, de kiu sxi tiel longe estis disigita, "se vi ne estus felicxa, kiel edzino kaj patrino, se mi ne trovus tie cxi malgrandan samnomulinon, se Alfred, mia kara frato, ne estus via amanta edzo, kiel do mi tiam trovus la felicxon, kiu nun apartenas al mi! Kiel mi tiun cxi domon forlasis, tiel mi revenas. Mia koro konis nenian alian amon, mia mano cxiam ankoraux estas libera, mi cxiam ankoraux estas via virga fratino, ne edzinigita, ne promesita; via malnova amanta Marion, en kies koro vi sola logxas, sen konkurantoj, Grace!" Sxi nun sxin komprenis. La strecxo de sxia vizagxo malgrandigxis; sxia tusxiteco sin elrompis per lauxta plorado; kaj kun larmoj sxi falis al sia fratino sur la kolon kaj karesadis sxin kiel infanon. Kiam ili denove iom trankviligxis, ili vidis apud si la doktoron kaj la onklinon Martha, lian fratinon, kaj Alfredon. "Tio cxi estas por mi malbona tago," diris la onklino Martha, ridetante tra larmoj, kiam sxi cxirkauxprenis siajn nevinojn; "cxar dum mi Vin cxiujn faris felicxaj, mi perdas amatan filinon; kaj kion Vi povas al mi doni por mia Marion?" "Konvertitan fraton," diris la doktoro. "Tio cxi," respondis onklino Martha, "estas almenaux io en tia malsagxa farso, kiel --" "Mi petas vin," diris la doktoro penteme. "Nu, mi gxin akceptas," respondis la onklino. "Sed mi efektive multe perdas en tio cxi. Mi ne scias, kio el mi farigxos sen mia Marion, post tio, ke ni seson da jaroj vivis kune." "Vi devos logxigxi cxe mi," diris la doktoro. "Ni certe pli ne malpacados." "Aux edzinigxi, onklino," konsilis Alfred. "Mi efektive pensas," respondis la maljuna sinjorino, "ke estus ne malbone, se mi jxetus okulon sur Michaelon Warden, kiu, oni diras, rev
PREV.   NEXT  
|<   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   >>  



Top keywords:

ankoraux

 

respondis

 

Marion

 
fratino
 

onklino

 

Martha

 

doktoro

 

larmoj

 
perdas
 

efektive


brusto

 
Alfred
 

akceptas

 
fratinoj
 

amanta

 

libera

 

trovus

 
cxirkauxprenis
 

cxiujn

 

nevinojn


onklinon

 
infanon
 

karesadis

 

denove

 

elrompis

 

lauxta

 
plorado
 

trankviligxis

 
malbona
 

ridetante


Alfredon

 

fratinon

 

doktoron

 

malsagxa

 
malpacados
 
edzinigxi
 
logxigxi
 

konsilis

 

pensas

 

Warden


Michaelon

 

okulon

 
maljuna
 

sinjorino

 

malbone

 

jxetus

 
fraton
 

almenaux

 

tusxiteco

 

Konvertitan