FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39  
40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   >>   >|  
kiam la sxipestro al ni antauxanoncis ventegon. Lia vizagxo malkasxis lian maltrankvilecon: sxajnis, ke li ne suficxe konis la tieajn marvojojn, por povi senzorge renkonti ventegon. Li ordonis faldi cxiujn velojn, kaj tre malrapide ni veturis antauxen. Venis la nokto, hela kaj malvarma: la sxipestro do kredis, ke li trompigxis pri la signoj de l' ventego. Subite, tutproksime al la nia, preterveturis sxipo, kiun ni ne vidis antauxe. Sovagxa gxojkriado elsonis al ni de gxia ferdeko, -- pro kio mi multe miris en tia maltrankviliga antauxventega horo. La sxipestro, kiu staris cxe mia flanko, farigxis morte pala. "Mia sxipo estas perdita," li kriis; "jen veturas la Morto!" Antaux ol mi povis lin demandi pri la signifo de tiu stranga ekkrio, alkuregis la maristoj, kriegante, ploregante. "Cxu vi gxin vidis?" ili kriis. "Ve! ve! sonis nun nia lasta horo!" La sxipestro ordonis vocxe legi konsolajn sentencojn el la Korano, kaj li mem prenis la direktilon. Sed vane! Videble plifortigxis la ventego; kaj antaux ol forpasis ecx unu horo, surterigxis la sxipo kun granda krakego. Oni surakvigis la boatojn; kaj apenaux la lastaj maristoj sin savis, jam alfundiris antaux niaj okuloj la sxipo; kaj mi, senhava mizerulo, forveturis sur la maro. Sed niaj cxagrenoj ankoraux ne finigxis. Cxiam pli terure furiozis la ventego, kaj ne plu estis eble, direkti la boaton. Mian maljunan serviston mi forte cxirkauxprenis, kaj nun ni jxure promesis, ke ni neniam forlasos unu la alian. Fine revenis la tago. Sed cxe la unua apero de l' matena rugxo kaptis la vento la boaton, en kiu ni sidis, kaj renversis. Neniam mi revidis iun el miaj kunsxipanoj. Mi estis senkonsciigita de l' falego. Revekigxinte, mi min trovis en la brakoj de mia fidela servisto, kiu jam sin savis sur la renversitan boaton kaj suprentiris min post si. Ne blovis plu la ventego. Nenie estis videbla nia sxipo. Sed ne malproksime ni ja ekvidis alian, al kiu alportadis nin la ondoj. Pliproksimigxinte, mi rekonis gxin kiel tiun saman, kiu nokte nin preterveturis kaj tiel forte timigis la sxipestron. Al mi inspiris tiu sxipo strangan teruron. Teruris min la tiel timege efektivigxinta diro de l' sxipestro; teruris min ankaux la dezertega aspekto de l' sxipo, sur kiu neniu montrigxis, indiferente kiom ajn ni alproksimigxis, kiom ajn ni kriegis. Tamen por ni gxi estis la sola savrimedo; tial ni alte gloris la Profeton, kiu tiel mirakle gardis nian vivon. De
PREV.   NEXT  
|<   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39  
40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   >>   >|  



Top keywords:

sxipestro

 

ventego

 

boaton

 

ventegon

 

preterveturis

 

antaux

 

ordonis

 

maristoj

 

revidis

 

senkonsciigita


falego

 

Revekigxinte

 

kunsxipanoj

 

Neniam

 

kaptis

 

renversis

 

forlasos

 

furiozis

 
direkti
 

terure


cxagrenoj

 
ankoraux
 

finigxis

 

maljunan

 

serviston

 

matena

 

revenis

 

cxirkauxprenis

 

promesis

 
neniam

aspekto
 

dezertega

 

montrigxis

 

ankaux

 
teruris
 
Teruris
 
teruron
 

timege

 
efektivigxinta
 

indiferente


alproksimigxis

 

Profeton

 

gloris

 

mirakle

 

gardis

 

kriegis

 

savrimedo

 

strangan

 

inspiris

 

blovis