FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38  
39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   >>   >|  
s la tendojn, kaj la karavano reekiris en sia kutima marsxordo. Preskaux la tutan nokton ili rajdis antauxen; cxar brulvarmege estis dum la tago, sed la stelplenaj noktoj estis tre refresxigaj. Fine ili alvenis al oportuna restadejo, starigis la tendojn, kaj kusxigxis dormi. Pri la fremdulo la komercistoj zorgis kvazaux pri sia plej honorinda gasto. Unu donis al li kusenojn, alia kovrilojn, tria sklavojn; unuvorte, en cxiuj rilatoj oni servis lin, kvazaux li estus hejme. Jam komencigxis la plej varmegaj horoj de l' tago, kiam ili ree levigxis; kaj unuanime ili decidis resti cxi tie gxis la vespero. Post komuna tagmangxo, ili denove pliproksimigxis unu al alia; kaj la juna komercisto sin turnis al la plej agxa kaj diris: "Selim Baruhx agrabligis por ni la hierauxan posttagmezon; nu, Ahxmet, cxu ankaux vi rakontus al ni ion, aux okazintajxon el via longa vivo, kiu sendube estas ricxa je aventuroj, aux iun belan fabelon?" Ahxmet silentis dum kelka tempo, kvazaux sendecida, cxu li diros tion aux alion; fine li parolis: "Karaj amikoj! Fidelaj kamaradoj vi montris vin dum cxi tiu vojagxo, kaj ankaux Selim meritas mian konfidon. Propran travivitajxon mi do sciigos al vi, -- ion, pri kio, en aliaj cirkonstancoj, mi nevolonte parolus, kaj kion mi tre malofte rakontis." La Historio pri la Fantomsxipo. Mia patro havis malgrandan butikon en Balsoro. Li estis nek malricxa nek ricxa, -- unu el tiuj homoj, kiuj nevolonte ion riskas, timante perdi la malmulton, kiun ili havas. Li edukis min simple kaj virte, tiel ke, post nelonga tempo, mi povis esti al li utila. Kiam mi jxus farigxis dekokjara kaj li faris sian unuan gravan spekulacion, li mortis, kredeble de cxagreno pro tio, ke li lasis mil ormonerojn al la gardo de la maro. Post nelonge mi havis kauxzon jugxi lin felicxa pro lia morto; cxar kiam pasis malmulte da semajnoj, mi eksciis, ke la sxipo, al kiu li komisiis siajn komercajxojn, alprofundigxis. Sed cxi tiu malfelicxo ne povis malvarmigi mian kuragxon de junulo. Sxangxinte en monon cxion, kion postlasis mia patro, mi ekforiris, por provi en fremdlando la fortunon. Akompanis min nur unu maljuna servisto de mia patro; longjare korinklina al nia familio, li ankaux nun ne volis disigxi de mi, nek de mia sorto. Favoris nin la vento, kiam ni ensxipigxis en la haveno de Balsoro. La sxipo, sur kiun mi dungigis min, destinigxis al Hindujo. Jam de dek kvin tagoj ni veturis sur la kutima vojo,
PREV.   NEXT  
|<   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38  
39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   >>   >|  



Top keywords:

kvazaux

 

ankaux

 

kutima

 

Balsoro

 

nevolonte

 

tendojn

 
Ahxmet
 

spekulacion

 

kredeble

 

cxagreno


mortis
 

Fantomsxipo

 

gravan

 

malmulton

 

butikon

 

timante

 

riskas

 

malricxa

 
edukis
 

simple


farigxis

 
nelonga
 

malgrandan

 

dekokjara

 

korinklina

 
longjare
 

familio

 
servisto
 

maljuna

 

fremdlando


fortunon

 

Akompanis

 

disigxi

 

Hindujo

 

veturis

 

destinigxis

 

dungigis

 
Favoris
 

ensxipigxis

 

haveno


ekforiris
 
postlasis
 

felicxa

 
malmulte
 
Historio
 
kauxzon
 

nelonge

 

ormonerojn

 

semajnoj

 

kuragxon