FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41  
42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   >>   >|  
opiniis min rajtigita, cxion cxi proprigi al mi. Sed Ibrahimo atentigis min, ke ni versxajne estas ankoraux tre malproksime de l' marbordo, kiun ni ne povas atingi solaj kaj sen homa kunhelpo. Ni refresxigis nin per la mangxajxoj kaj trinkajxoj, kiujn ni trovis en tia superfluo, kaj fine ni resupreniris sur la ferdekon. Sed cxi tie sentigis al ni senfinan teruron la vido de la abomenaj kadavroj. Por liberigi nin de ili, ni do decidis, ilin jxeti en la maron. Sed kia timego ekkaptis nin, kiam ni trovis, ke neniu el ili estas delokigebla! Kvazaux enradikitaj, ili kusxis sur la planko; por forigi ilin, necese estus eltiri la tabulojn de l' ferdeko, sed por tio mankis al ni cxiuj iloj. Neeble estis ankaux, disigi de lia masto la kapitanon; el lia mano rigida ni ecx ne povis fortiregi lian sabron. En malgxoja meditado pri nia situacio ni pasigis cxi tiun tagon. Je la noktigxo mi permesis al Ibrahimo kusxigxi por dormi: mi mem volis resti garde sur la ferdeko, por elrigardi je savo. Tamen, kiam levigxis la luno, kaj mi kalkulis laux la steloj, ke estas la dekunua horo, ekregis min tiel nekontrauxstarebla dormemo, ke, kontrauxvole, mi kusxigxis malantaux barelo, kiu staris sur la ferdeko. Sed estis plivere duonsveno ol dormo, cxar mi bone auxdis la maron frapadi la flankon de l' sxipo kaj la velojn knaradi kaj fajfadi en la vento. Subite mi kredis auxdi vocxojn kaj piedsonojn sur la ferdeko. Mi volis levigxi, por rigardi tiuflanken, sed nevidebla potenco tenis enkatenitaj miajn membrojn; mi ecx ne povis malfermi la okulojn. La vocxoj farigxis cxiam pli klaraj; sxajnis al mi, kvazaux gaja sxipanaro kuradas tien kaj reen sur la ferdeko. Interalie mi kredis auxdi la fortan vocxon de iu ordonanta; mi ankaux klare auxdis, kiel sxnuregoj kaj veloj supren-malsuprentirigxas. Sed iom post iom mi senkonsciigxis kaj pliprofundigxis en dormo, en kiu mi kredis auxdi nur bruadon de armiloj, kaj nur tiam vekigxis, kiam la suno jam alte staris kaj brulradiis sur mian vizagxon. Mirigita, mi cxirkauxrigardis. Ventego, sxipo, mortintoj, -- cxio, kion mi auxdis dum la nokto, sxajnis al mi kvazaux songxo; sed kiam mi suprenrigardis, mi cxion trovis kiel hieraux. Senmove kusxis la mortintoj; senmove la kapitano estis alfiksita al la masto. Ridante pri mia songxo, mi levigxis, por sercxi mian maljunan serviston. Tiu cxi sidis en la kajuto kaj profunde meditis. "Ho sinjoro!" ekkriis li, kiam mi eniris, "mi preferus kusxi sur
PREV.   NEXT  
|<   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41  
42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   >>   >|  



Top keywords:

ferdeko

 

trovis

 

kredis

 

auxdis

 

mortintoj

 

kvazaux

 

kusxis

 

sxajnis

 

songxo

 

Ibrahimo


staris

 

levigxis

 

ankaux

 

velojn

 

flankon

 

knaradi

 

fajfadi

 

sxipanaro

 
Interalie
 

kuradas


frapadi

 
vocxojn
 

membrojn

 

malfermi

 

rigardi

 

okulojn

 

enkatenitaj

 

potenco

 

tiuflanken

 
levigxi

klaraj
 

nevidebla

 

piedsonojn

 

vocxoj

 
farigxis
 
Subite
 
pliprofundigxis
 

Ridante

 
alfiksita
 

sercxi


maljunan

 

kapitano

 

senmove

 

suprenrigardis

 

hieraux

 

Senmove

 

serviston

 

ekkriis

 

eniris

 

preferus