FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43  
44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   >>   >|  
Aux infera fajr' vin formis,-- Granda Allaho ordonas al vi: Cxiuj fantomoj obeas al li." Mi devas konfesi, ke mi ne multe kredis je cxi tiu sentenco, kaj starigxis al mi la haroj sur la kapo, kiam la pordo malfermegigxis. Envenis tiu granda majesta viro, kiun mi vidis najlitan al la masto. La najlo ankoraux traestis lian cerbon, sed li jam reeningigis sian glavon. Post li envenis alia malpli ricxe vestita, kiun mi ankaux vidis supre kusxantan. La kapitano, -- estis ja klarerekoneble li, -- havis palan vizagxon, grandan nigran barbon, kaj sovagxe ruligxantajn okulojn, per kiuj li cxirkauxrigardis la tutan cxambron. Dum li preteriris nian pordon, mi povis lin vidi tre klare; li, siaflanke, sxajnis tute ne rigardi al la kasxanta nin pordo. Ili ambaux sidigxis cxe la tablo, kiu staris en la mezo de l' kajuto, kaj lauxte, preskaux kriante interparoladis en nekonata lingvo. Ili pli kaj pli lauxtigxis kaj kolerigxis; fine ekfrapis la kapitano la tablon per pugnigita mano, ektremigante la tutan cxambron. Sovagxe ridante, la alia salte levigxis kaj faris signon al la kapitano, ke li sekvu lin. Tiu cxi sin levis, eltiregis sian sabron el la ingo, kaj ambaux forlasis la cxambron. Ni spiris pli libere, kiam ili estis for; sed nia timo ankoraux neniel finigxis. Sur la ferdeko farigxis cxiam pli kaj pli lauxte. Auxdigxis rapida kurado, ridado, kriegado. Fine eksplodis tumulto vere infera: armiltintegado kaj kriado; ni kredis, ke mallevigxas sur nin ecx la ferdeko, kune kun la tuta velaro: subite -- profunda silento! Post multe da horoj, kuragxinte resupreniri, ni trovis cxion en antauxa stato; alie ol antauxe kusxis ecx ne unu; cxiuj estis rigidaj kiel ligno. Ni tiel pasigis sur la sxipo multe da tagoj. Gxi veturadis cxiam orienten, kie, laux mia kalkulo, sendube kusxis la tero. Sed, ecx se gxi transiris multe da mejloj dum la tago, nokte gxi sxajnis cxiam veturi returnen; cxar, kiam la suno levigxis, ni cxiufoje retrovigxis sur la sama loko. Cxi tion ni ne povis klarigi al ni alimaniere, ol supozante, ke la mortintoj cxiunokte veturis plenvele returnen. Por tion malebligi, ni ferlis antauxnoktigxe cxiujn velojn kaj uzis tiun saman rimedon, kiun ni jam antauxe provis cxe la pordo en la kajuto: ni skribis sur pergamenon la nomon de l' Profeto kune kun la sentenco de la avo, kaj cxirkauxligis per tio la ferlitajn velojn. Maltrankvilanime ni atendis en nia cxambreto la sekvon. Cxi tiun fojon la fantomoj
PREV.   NEXT  
|<   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43  
44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   >>   >|  



Top keywords:

kapitano

 

cxambron

 

ambaux

 

sxajnis

 

antauxe

 

kusxis

 

lauxte

 

kajuto

 

returnen

 

ankoraux


velojn

 

kredis

 

ferdeko

 

infera

 

fantomoj

 

sentenco

 

levigxis

 

rigidaj

 
kriegado
 

eksplodis


pasigis

 
Auxdigxis
 

silento

 

profunda

 

rapida

 

kurado

 

ridado

 

mallevigxas

 

kuragxinte

 
antauxa

resupreniri
 

trovis

 

kriado

 

armiltintegado

 
velaro
 
subite
 
tumulto
 

transiris

 
cxiujn
 

antauxnoktigxe


rimedon

 

ferlis

 

malebligi

 

cxiunokte

 

mortintoj

 

veturis

 

plenvele

 

provis

 

skribis

 

atendis