Holand-knabo, li vaste cxasis,
kaj iam urbon kun pred' trapasis,
sed ne atingis vilagxon cxi;
survoje hejmen sorcxigxis li.
Aspektis montoj translokigxintaj,
kaj vojdirektoj sin turnigintaj.
Ter' estis akvo, kaj akvo ter'.
Mar' estis mont'. Sudo norda sfer'.
La hejma ej' estis en forgeso;
cxirkauxtirigxis li nur sen cxeso.
Rapidis reen li kiel flam'
pro tempo-pas'; vesperigxis jam.
Sentigxis kvazaux sucxanta tiro;
al Vatn li venis sen mema iro.
Vi kredu: kaptis lin jen la tim'.
Denove devis li turni sin.
De nura koto la voj' kovrigxis;
la nokto plie kaj pli nigrigxis;
kaj malaperis la voja rand';
li estis kvazaux en fremda land'.
Post longa vojo en pen' irita,
rokeje staras li konfuzita.
Li ne cxi-estis en sia viv';
sed domon vidas li en dekliv'.
En embaras' lin plenigis gxojo.
Eniras li por demand' pri vojo;
sxtopigxas spir', cxar pri tia dom'
neniam auxdis iu ajna hom'.
Briladas jen kvazaux mil lumetoj
sur tabloj, benkoj kaj sur benketoj;
kun perloj glimas knabin-harar',
je tret' tintadas argxenta ar'.
Intencon sian li tuj forgesas,
cxar bonvenigoj neniel cxesas;
prizorgas ili laux vic' en rond',
gxentilas kvazaux al princ' de l' mond'.
Li tuj forgesas la hejm-bienon.
Sidigxas li sur la silk-kusenon.
Konfuz-gapanta al ornamar'
li ne respondas al servistar'.
Se li soifas, trinkigas ino;
sxi brile belas, la domfilino.
Neniam tiel aspektis in';
miragxo kvazaux envolvas sxin.
Li rigardadas sxin gxis svenigxo;
ridet' lin portas al ekardigxo.
Kapsigne diras oldul' al li:
"Se sxin vi sxatas, sxin havu vi."
"Se sxin ricevus mi kaj bienon,
ne plu suferus mi strecxan penon."
"Post mia morto al vi la ter',
kaj nupton festos vi cxi-vesper'!"
Glatigxas cxio nun por vizito
al sxia preta, pornupta lito.
Klarigxas tiam la ver' pri sxi.
La huldran voston ekvidas li.
Timigxas li, kaj li ecx ekridas,
kaj tuj trancxilon li elingigas;
sed sammomente auxdigxas kri',
kaj malaperas bien' kaj sxi.
Cxe Holand-monto li konsciigxis,
kun kapdolor' en malsek' fridigxis.
Li jen komprenis: En pasinta tag'
forgesis "Patro-nian" tiu knab'.
Sed poste ofte, dum li vagadis,
la saman huldron li renkontadis;
kaj tiu plore priplendis sin:
"Povintus savi vi ambaux nin."
En montaj ejoj ja certe multas
gxemadoj, sed ni ja ne auxskultas;
sopiras tie al tag'
|