FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   >>  
m' lumas en lia dekstra man'. Glora li estas. Sxi volas cedi! Sxi volas tian dignon posedi! La danco viglas en svingo kaj tord'. Logas per lud' violona kord'. En ravo kaj gxojo sxi "Jes" por respond' donas al bela knabina rond'. Jen la knabinoj en blanka lin' etendas krucxon plenan de vin'. "Trinku, gajnu felicxon regxinan! Trinku, forgesu aflikton vian! Trinku el la krucxo, kaj trinku gxis fund'. Tuj forgesigxas la kora vund'. Ne pripensu! Eniru la gxojon! Felicxon ofertas ni lastan fojon." * Al Injo paligxas la bruna vang', fridigxas en sxi la kora sang'. Injeto sur brunaj vangoj paligxas. Revenas memoro; pensoj vekigxas. "Cxu mi forgesos aflikton de kor'?" -- "Cxiujn afliktojn pelos ni for." "Cxu vi estingos la fajron en sin'?" -- "Trinku, kaj poste ne sentos vi gxin." "Cxu vi estingos afliktan flamon? -- Por nenio perdu mi mian amon. Prefere al perdi aflikton amaran mi iru almoze inter la homaron. Prefere al forgesi korbrulajn plagojn mi iru mokata inter la vilagxojn. Prefere al forgesi la trovitan knabon sola mi faru mian vagadon. Neniu alia min premu al sin'. En nom' de Jesu' liberigas mi min." Cxio malaperas: regxo, domoj, fostoj, kaj en la nebuleto forfugxantaj vostoj. Libera Dum nokta pac' cxe lita fin' en longa nigra vest' virin' sin montras al Injeto. La franjo staras apud sxi, hele bela la vizi' kun sankta gxoj-rideto. Sxi kantas en kvieto: "Vi fratinet' de mia kor', nun servos vi al la Sinjor'. Jen sankte sonorigxas. Vi tiris vin el trola prem'; kaj trovis en dolor' vin mem. Vi supren nun levigxas. Alteco atingigxas. Nun venu akompani nin; la nova voj' kondukos vin al lumo, kaj tagigxos! Kruta, longa vojo gxi; Injet', ne timu tamen vi, ecx kiam vi lacigxos. La sort' por vi ordigos. Jen staras muzo de l' sagxec'. Vidigos sxi tra malklarec', kaj vi per sxi provigxos. Sxi gvidos vin ecx tra infer'. La legxon de la viv' sur ter' vi tra teruro vidos; honor' por vi farigxos." VORTOJ montarino -- Ino kiu vagas kaj vivas inter montoj kaj kies animstato influigxis de tio; moknomo cxi tie. menianto -- Floro tre sxatata de bestoj. (_Menyanthes trifoliata_) ardeo -- Birdo kun loka nomo Grahegre. (_Ardea cinerea_) pluvio -- Birdo kun loka nomo Heilo. (_Pluvialis apricaria
PREV.   NEXT  
|<   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   >>  



Top keywords:

Trinku

 

aflikton

 

Prefere

 

staras

 

forgesi

 

Injeto

 
estingos
 

paligxas

 

Grahegre

 

sonorigxas


sankte
 

Sinjor

 

servos

 

bestoj

 

Menyanthes

 

Alteco

 

atingigxas

 

levigxas

 
trifoliata
 

supren


trovis

 
fratinet
 

montras

 

franjo

 

apricaria

 
Pluvialis
 

kantas

 
rideto
 

kvieto

 

cinerea


sankta

 

pluvio

 

akompani

 

legxon

 

influigxis

 

gvidos

 

provigxos

 
sagxec
 

Vidigos

 

moknomo


malklarec
 
teruro
 

montarino

 
montoj
 
VORTOJ
 
farigxos
 

animstato

 

kondukos

 

tagigxos

 

menianto