as min sorcx' en rokaron.
Sed dank' al Di'! se mi turnas min,
mi povas vidi la maron.
"Dokka"
Ho, Dokka, Dokka, kara vi bovin';
vi, kiam el okulo fluas larmo,
karesu min per via vanga varmo;
vi sekvas en dekliv' kaj laux ravin'
kaj tiam mi ne sola sentas min.
Vi cxe mi estas en sopiro-svarmo.
Kaj kara vi, cxu estas misrezon',
ke nun do rajtas pensi mi pri Jon? --
Injeto sopiras
Prizorgas sxi en kuira ej',
patrin';
maljuna, griza cxe l' forna ej',
patrin'.
Ke kato estus mi, hejma an',
kares-premanta sin kiel infan'
al patrin'.
Sxi sercxas mangxon el sak' kaj kest',
patrin';
kaj gxin pretigas por hom' kaj best',
patrin'.
Ke estus mi kiel dika Brit
en rida babilo cxe forn' kaj marmit'
kun patrin'.
Trankvile iras sur hejma ter'
patrin';
kaj sekvas post la pied' paser'.
Patrin'!
Ke estus paser' mi sur sxia voj'
saltanta dance en vigla gxoj'
cxe patrin'.
Sxi sxatas sunon sur sulka vang',
patrin'.
Sxi sxatas brizon fresxiga al sang',
patrin'.
Ke estus mi dolcxa mara vent',
karesa por la anim' kaj la sent'
de patrin'.
Sed dorson sxian atakas dolor',
patrin',
pro blovo tra fendojn dum sxia labor',
patrin'.
Ke estus mi la malnova pord',
mi sxirmus sxin kontraux vento de nord',
por patrin'.
*
Mi scias bone pri sxia mens',
patrin',
dum staras sxi cxe la forn' en pens',
patrin'.
Kaj ofte penojn forgesas sxi,
rigardas elen en tim' pro mi,
faras patrin'.
Forgesas penon dum biena far'
patrin',
en tim' rigardas sxi al montar',
patrin'.
"Kiele fartas nun povra Injet',
kuranta anhele sur rok' kaj montet'?"
pensas patrin'.
Ke scius mian sopiron vi,
patrin'!
La hejm-pasxtejon eksxatis mi,
patrin'!
Monteje mi iras dum taga hor',
kaj endormigxas vespere en plor',
ho, patrin'!
Al cxio sentas mi min fremdul',
patrin'!
De cxie gapas nur frida okul',
patrin'.
Ne estas vivajx' kiun fidu mi,
neniu trovigxas por mi kia vi, --
mia patrin'!
Ke viglus iom la tempa ir',
patrin'!
Minutojn nombras mi en sopir',
patrin'!
Ke povus pasxi sep-mejle mi,
kaj sidi etan momenton cxe vi,
mia patrin'!
Mirtelejo
Ho vidu, bluigxas jen!
Restu nun, sxaf' kaj bovino!
Ho hoj, kia bera plen'!
Svarma mirtela senfino.
Egalon ne vidis mi!
|