on sxi forgesas
pro impreso de la sensoj
kaj en senpripensaj pensoj
glitas for, vizie revas:
vidas ke herbej' vivigxas,
ke vekigxas cxe sxtonaro
kaj rekreskas la herbaro
kie jen brutar' pasxtigxas.
Montulin' en blua jupo,
sur la brust' argxent-folioj,
sidas sur tufo sub deklivo.
Sxutas sxi salon al bovinoj.
kaj tiel interplektigxas la vivo de la huldro kaj tiu de Injeto.
La subteruloj ne toleras sunlumon:
Kiam sxveba nebulej'
malheligas teron,
ni vagante laux altej'
gxuas la liberon.
Dum nebulo sur dekliv', --
sendangxera huldra viv'.
La herbsezono
Plia realisma bildo de vivo kaj laboro en la kamparo. Regas felicxo,
sed el tiu Injeto tirigxos por supera servo.
Injeto miras
La malsameco inter Injeto kaj la aliaj gejunuloj estas substrekata de
la eldiroj de Injeto. Tamen la verkisto ruze finas la poemon per:
Ridi kaj sxerci suprajxe, -- jen mi;
sed kisi barbulon? Ho fore de gxi!
-- -- Sed tamen, -- se l' sorto regus?
Kondamnita
Prezentigxas la ne nur mezepoka kredo pri peko kaj eterna puno. Sed
eterneco estas ligita al la stato de la animo. Do ne ekzistas
"tempo". Ne temas pri la tempodauxro de la puno. Gravas la anima
stato en kiun la pekulo metis sin. La peko kvazaux materialigxas kiam
gxi farigxas vibranta bildo en la konscio de homo kaj tiel sekve
influas gxian konsciencon.
Translokigi partigan sxtonon inter la bienoj estis grava peko laux la
antikvaj legxoj.
La lunluminoj
Foje kaj foje la subteruloj provas logi Injeton, kaj tion sxi
prisentas. Nek al Injeto, nek al la leganto estas facile distingi
inter realeco kaj songxo:
Injo staras kvazaux en tranc',
rigardas songxe al tiu danc'.
Kapklinas ili salute,
kaj dissolvigxas en bruma trans'.
Profanado
Laux popola kredo osto de mortinto povus sanigi aux forigi malsanon.
En la sekvantaj poemoj okazas la kontrauxo.
La postulanto
"drauxga fato"
-- esti reaperanto kiu ne trovas ripozon en la tombo. Fizikaj
reaperantoj estas necesaj en literatura verko. Tamen ili reprezentas
ion kio devas esti ordigata aux kio estas kontrauxa al la rilato
inter fortoj kaj sintenoj aperantaj inter homoj. La pastroj, kiuj
estis auxtoritatuloj, ja kredis pri reaperantoj; kial do ne
ordinaruloj?
En la nebulo
La provo redoni la sxtelitan oston malsukcesas por Injeto. Kaj tion
sxi sxuldas al hazarda forgeso. La gnomo sentas kaj kondutas kiel
homo.
Injeto malsana
Sekv
|