o esti
tiu, kiu sola vidu la kasxitajn verojn, kaj tiu cxi estas la unua
momento kiam sxi konscias pri la graveco de la tasko metita sur sxin
de la Kreanto. Li bezonas puran animon por sia servo.
Ne strange ke sxi eksidas en silento. Tiu cxi estas la momento kiam
sxi komprenas kia estos sxia sorto. Sxi do vidas la malsamecon inter
si kaj aliuloj. Kiel sxi de nun rilatigxu al siaj geamikoj?
La vidajxo
Jen la unua fojo kiam Injeto rigardas tra la fendo enen en la mondon
de la mortintoj. Sxi ne terurigxas pro la vidajxo mem, sed pro tio ke
sxi de nun estos hantata de cxiaspecaj vidajxoj, kaj sxi komprenu kaj
spertu cxiajn fiajxojn en la mondo.
La montarino
Pruvigxis ke estas vero kion Injeto vidis, kaj sxi komprenas nun kia
estos sxia sorto inter la vilagxanoj, kio signifas esti la pioniro
inter la homaro, kaj tia sorto ne estas agrabla. Ankaux la patrino
komprenas ke sxi havos bedauxrindan sorton, sed Injeto subigas sin al
la tasko donita pere de la kaliko, kiun sxi devis malplenigi. Fieraj
sonas sxiaj vortoj:
"Sed klare vidi
preferas mi
ol iri blinda
tra l' mondo cxi
sen eblo veron distingi!"
Junuloj
Jen prezentigxas scenoj kaj scenejo de tio kion Injeto devas vidi,
kaj kion Arne Garborg estis vidinta. El tio cxi li evoluigas la
universalan vizion.
Festeno
Detaloj el tiu cxi longa kaj komplika poemo trovigxas en folklora
historio, kiun la verkisto utiligas por sia celo priskribi la staton
en la siatempa socio, nome pri konduto kaj moralo kaj sociaj rilatoj.
"Eksidis Injet' en malluma angul'"
-- Neniu volas aux kuragxas danci kun sxi cxar "Dirigxis: Mankas
prudento". Sxi sidas kaj devas vidi la fantomojn sekvantaj al cxiu
ajn el la festenanoj, kaj tiel riveligxas al sxi la karaktero de cxiu
opulo kaj sekve la karaktero de la festeno. El tio ni suspektas la
socialan sintenon de Arne Garborg.
Tamen kreigxas io nova inter la homoj, nome mensaj statoj sendependaj
inter ili. Tiuj abstraktaj statoj kreitaj de sentoj farigxas el si
mem aktivaj kaj agantaj fortoj, kiuj kauxzas novajn kaj neatenditajn
reagojn. Cxio estas prezentata pere de transnaturaj aperajxoj: "Jen
nova bruad', alsturma kurad', ensaltas amaso en miriad'!" La
abstraktajxoj inter la homoj, do sentoj, malamo, atakemo, perfido,
fugxo, envio kaj tiel plu farigxas en si mem instigaj kauxzoj de
agoj; kaj tiel en la poemo ili reprezentigxas kiel estajxoj, tute
kiel sur scenejo. Injeto estas la sola, kiu vidas tion ki
|