Cxe-kusx-Berit havas hundinon.
Al Mari sur Dig'
postsekvas la pig',
al altkoksa Rakel la cxevalid'.
Al Maren kaj Mette kaj Lizabet'
kaj Stine de l' Mont-Dorsa-Fino
kaj Jorina Klopp kaj al Olina Klett
postsekvas po unu kokino.
La inacxo de Os
kun argxento sub sxlos',
sxin sekvas anser' kun memfida bros'.
Jen dancas vigle la gaja mond',
kaj vibras traboj kaj fostoj,
du- kaj kvarpieduloj en rond';
svingigxas brakoj kaj vostoj.
Jen nova bruad',
alsturma kurad',
ensaltas amaso en miriad'!
Monta fein',
drauxgo, niks', gnomin',
hirtharara trol',
svarm' en skua fol',
nano en kur'
per legxera krur'
cxiuloken nun rampadas;
mezen en nanar'
sin sxovas dancantar';
dancon en angul',
ne vidas hom-okul';
kaldrono kaj fritil',
korn' kaj gnom-ludil'
strangan kanton sonigadas:
Akvoguta kluk', roja murmurad',
uestventa plor', mugxo de ondad',
vortoj en angul', sono de flustrad',
fal' folia susuradas ...
Dancu nun, viglu nun,
gegrizuloj.
Viglu nun, dancu nun,
dormas sun'.
Lamu nun, saltu nun,
gegrizuloj.
Saltu nun, lamu nun,
hoj! jen Jul'.
Bummel,
bammel
rokadanc' kaj rammel,
montodors' bluigxis.
Bammel,
bummel,
rangedanc' kaj rummel,
sun' kaj lun' mortigxis.
*
Sovagxe, hej! en anim' kaj sin'.
Hej! turnu vi vin,
Hej! svingu vi vin.
Eksaltas la vir', postsaltas virin',
spitante la limon de deco.
Vidigxis ne tia cxi hurlumhej'
kun svarmo kaj klak',
kun mugxo kaj krak';
portigxas ulul' al fora ej';
ebrio kaj frivoleco.
Tingel
tangel
rumladanc' kaj rangel,
krak' en ursa robo ...
Kaj jen la knabo, ho hej kaj hi!
tra montara brum',
kaj tra fajra fum';
se volas vi havi min, povos vi;
per nur fingra indik' mi ricevos.
Ho! donu la busxon, ho-ho, ho-hej!
Laux eta invit'
vi havos en lit'
plej tauxgan ulon el ajna ej'!
Vi vidu ke dance li sxvebos.
Tangel
tingel
vibrodanc' kaj vingel;
bone en ombro dum Julo ...
... ... ... ...
*
Sidas Injeto en sorcxa tord'
kaj peze el brusto spiras.
Nun suben kaj norden drivas la hord',
cxar troloj kaj homoj miksiras.
Velkas la lumoj, kaj obskur'
cxirkauxe dauxre densigxas.
Pli da troloj ensturmas en kur'
-- kaj saltodanc' ekludigxas:
Hoj
|