FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59  
60   61   62   63   64   65   >>  
jen ludo cxe brul'; hoj gnom' el trolej', hoj jen plezurej'. Ni gxuu la varman ardon -- -- -- - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - Injeto timas, ne auxdis sxi kanton pli fian ol tiun cxi. Sed dancas trolar' kiel bestoj. Flirtas, kuradas kun bru' kaj rid' en hida avid' diabloj aere en salta senbrid' kun klake svingantaj vostoj. Vibras estinge nordlum' en fon'; vento hojlas kun kricxa ton' tra sombraj monto-fendejoj. Hurlas krioj kaj mok-ulul' tra nokta turbul'; en danc' karakolas la trola pulul' super la nudaj rokejoj. * Tonoj vekigxas en vibra trem', kantas susur' kvazaux roja gxem'; songxoj en nokto soras. Klukas ludo el monta rokej'; resonas fendej', kiel sub pluva flu' sur altej' amar-sopire gxi ploras. - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - Jen dancas la gnomo en bela kolor' kun ringoj cxe l' haroj ondantaj. Li logas Injeton per danca fervor' kun tonoj cxirkauxe vibrantaj. "Ravege por vi! Vi logxu kun mi! Sxpinilon argxentan ricevos vi. Forigxos en kanto kaj lud' la timid', kaj bela la dancon vi tretos; forgesos vi cxion de l' vunda perfid' kaj plue ecx ne suferetos. Pri ajna sopir' je unua dir' vin servos inar' mia laux dezir'. Kombigxos de unu la bruna harar', kaj plektos la dua la tufon; beligos vin tria per kron' kaj perlar', cxemetas la kvara la mufon. La kvina knabin' per sxuoj servos vin; fresxigos la vangon la sesa in'. La sepa el mia knabina ar' susure ludigas la citron; turnigxos de l' oka stekajx' sur l' ardar', versxigxos bier' en kalikon. Aliaj en rond' en danc' kiel ond' vin lulos en nia felicxa mond'. La nauxa plej loge vin distros per kant' pri inoj kaj viroj svatemaj; regxine kunpasxos vi mem en la danc' en brilo de sxtonoj gemaj. Neniu el ni egalas al vi, dancanta sur orponto en graci'!" "Malmulte min logas la blua montej' kun brilo glima en haloj; mi vidu la knabon el hejma ej', kantigxis tiel en valoj. Ho knab' mia, vi! Vin fidos ja mi! Por cxiam kune eklogxu ni!" "Ke vidu vi veron pri tiu knab', nur turni la kapon necesas. Kun ino li sub la tegmenta trab' kaj hejmon kaj mondon forgesas. La ama sopir', nun nokta delir'. Por mok' Montarino, ne plu por dezir'." Rigida sxi staras en tag' k
PREV.   NEXT  
|<   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59  
60   61   62   63   64   65   >>  



Top keywords:

servos

 

dancas

 

versxigxos

 

turnigxos

 

Kombigxos

 

stekajx

 
felicxa
 

kalikon

 

ludigas

 

knabin


beligos
 

cxemetas

 

perlar

 

fresxigos

 

vangon

 

plektos

 

susure

 

knabina

 
citron
 

necesas


eklogxu

 
tegmenta
 

Montarino

 

Rigida

 

staras

 
hejmon
 

mondon

 
forgesas
 

sxtonoj

 

egalas


dancanta

 

kunpasxos

 

regxine

 

distros

 

svatemaj

 

orponto

 

kantigxis

 
knabon
 

Malmulte

 

montej


tretos
 
hojlas
 

kricxa

 
sombraj
 
nordlum
 
estinge
 

senbrid

 

svingantaj

 

vostoj

 

Vibras