nas li;
kolera li tuj ekflamas.
Li legas el sankta libro;
pregxe li sorcxi celas:
"En nom' de Jesu' mi ordonas je Di',
kaj vin el la korpo forpelas."
Krakego tra l' tuta domo;
fumtube hurlo terura;
panjo ekploras larmojn el gxojo;
sxi scias sin nun sekura.
Injeto malfermas l' okulojn,
tre belajn en blua kolor';
li benas sxin per la blanka man',
kio donas pacon en kor'.
"Benu kaj gardu vin la Sinjor',"
li diras la pregxon dian;
"okulo lia prilumu vin,
kaj donu li pacon sian!" --
Parolas la pastro al panjo:
"Revenos la sano kaj fort'."
Li rajdas sur la fidela cxevalo
for de l' kvieta kort'.
Injeto poste sentima
dum kusxo trankvile mienis.
Benigxu de Di' tiu pia vir'!
Li fortojn malicajn katenis.
PRINTEMPAS
Je sunsubiro
Levigxas feoland' el mar'
kun pinta mont'.
Gxi kusxas en vespera klar'
cxe l' horizont'.
En griza volv' mi vidis gxin,
en nub-vapor',
sanktejon cxe la mara lim'
en fea for'.
Gxi dormas, tiu panoram',
en songxa sorcx',
sed jen la sunsubir' en flam',
enorma torcx'!
Kaj sangorugxa sob la tag',
purpura sxvel',
en glim' kaj arda ekflamad'
kaj en fabel'.
Glacia brulo en kulmin'
kaj or-torent'!
L' aer': ardej'! Kolor' de vin',
smerald', argxent'!
Forvelkas flam' sur pala rand'
en mara ond';
serenas ree feoland'
cxe l' horizont'.
Dum laca vag' gxi logis min
pro pac-sopir',
sed tiu land' nur montras sin
je sunsubir'.
Printempa tag'
Ho jen cxiel' en pur' kaj sun'.
Benata mi, printempas nun.
Jen ludas viv' en land', laux strand';
Libera mi el la malsan'.
Ho, kian tagon donis Di'!
Al monta pinto vidas mi.
Sur mar' aera diafan'
min benas per sunluma ban'!
Auxdigxas kant'. Mi vidas: Jen
alauxdo alte en seren'
triladas en la blua hel';
atingos baldaux al cxiel'.
Flugile remas tra la klar'
la mevo elen super mar'.
Trilad', kvivito, pepo, kant'
en arb', arbust', sur kort' kaj kamp'.
Ho, nun la sun' karesas min
per varmoflu' cxe dors' kaj sin',
kaj sxvebas milde la brizet'
de l' sala maro en blovet'!
Jen gxermas tig', burgxon' en sxvel',
levigxas suko sub la sxel'.
Ho, dolcxa sent'! Vekigxas gxi ...
Beate juna estas mi!
SOMERO EN LA MONTARO
Sur monta vojeto
En tim' mi iras en montar',
l' animo en sufok'.
Ho-hu! kar
|