FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   >>  
Injet' silentis en malfort'. Dirigxis iu eta vort' en flustra klar': Patrino. Intenco kia! Cxu kasxi sin? Sxi hontos antaux la patrin'. Ne tauxgas ke sxi plendas. Abisma fin' atendas. Doloras kor' pro pek' kaj hont'. Ekstaras el mistera font' estajxo negxe hela. Pendas ricxe la mantel'. Injeto petas en sxancel' al la fratin' fidela por help' en sort' kruela. "Beata, kara, vi fratin'! Min helpu! Morto prenos min. Al inferul' mi jesis. Laux fipotenco de Satan' li kaptis min per sia man'. Min gardi mi forgesis, per jxur' al li promesis." "Vin turnu al kreant' de l' sun'. Ne tute vi perdigxis nun, fratinjo, en hororo. Retiru vin per forta kor'! Trinkajxon pekan jxetu for! Toleru en doloro! -- Kreigxis vi al gloro." Forsxvebas kanto kaj vizi'; denove sola staras sxi en la inico sia. Batalas sxi gxis venka fin'. Rekuragxigxas la anim' per sxia pregxo pia. Sxin savas "Patro Nia". Returnas sxi en laca kur', retrovas ejon de l' terur', ektiras la pordacxon. "Ne volas helpon mi de vi! Mi turnas min de vojo cxi!" Sxi jxetas botelacxon en flaman ardantajxon. Peza momento La longa vintro finigxas, kantante je sia forir'. Deklivoj blankaj brunigxas; sxvele fluas river'. Anstatauxas radoj glitilojn sur vojo, vojeto kaj pad'. Drivdusxas pluv' la altejojn kaj domojn per frida gutad'. Jen ene en la cxambreto sur alta kaj mola lit' delira en sia dormeto kusxas malsana Injet'. Sxi dormas je tristaj tonoj tra fendoj en trunka mur'. Parolas multaj sonoj en venta, elmara susur'. En dorm' sxi lamente sopiras, ke kantu la vent' pri la sort'. Pri tiu ton' sxi deziras, ke estu gxi tono de mort'. La knab' plenumonta la verkon edzigxi kun in' en perfid' renkontu la nigran cxerkon kun Injo en frida rigid'. Sed dorme juneco fortigxas kiel nokte sxvela burgxon'. Injeto sin ellitigas. Li rajdas al kirka dom'. Cxe verda fenestro sxi sidas, turnigxas rigard' al nord'. La nuptaron la sun' eklumigas, kaj gajigas ludista kord'. Al lit' sxi returnigxas; ekkaptis sxin malfort'. La vangoj de larmoj bruligxas, sed palaj kvazaux pro mort'. Tordigxas sxi noktojn kaj tagojn en senripoza sku', kaj falas en lamentadojn ke devas sxi vivi plu. Kun hajlo kaj splitoj glaciaj kaj morda, frostiga pov' la vento-tagoj vintraj tu
PREV.   NEXT  
|<   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   >>  



Top keywords:

malfort

 

fratin

 

Injeto

 

lamente

 

edzigxi

 

verkon

 
plenumonta
 

elmara

 

deziras

 

sopiras


domojn
 

altejojn

 

cxambreto

 

Drivdusxas

 

Anstatauxas

 

vojeto

 

glitilojn

 

trunka

 
fendoj
 

Parolas


multaj

 
dormeto
 

delira

 

kusxas

 

malsana

 
tristaj
 

dormas

 
fortigxas
 

kvazaux

 

Tordigxas


noktojn

 

senripoza

 

tagojn

 

bruligxas

 

returnigxas

 

ekkaptis

 

larmoj

 
vangoj
 

vintraj

 

splitoj


glaciaj
 
frostiga
 

lamentadojn

 
ludista
 
gajigas
 
sxvele
 

burgxon

 

sxvela

 

juneco

 

nigran